Saltu al enhavo

Las máscaras del héroe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las máscaras del héroe
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Las máscaras del héroe (La maskoj de la heroo) estas romano de Juan Manuel de Prada, publikigita en 1996.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1] Ĝi ricevis diversajn premiojn.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano temas pri la madrida bohemia vivo de komenco de la 20-a jarcento. Juan Manuel de Prada montras serion de bohemiuloj kaj malhelaj roluloj en literatura kroniko de la epoko, kiel mikso de esperpento kaj eposo de homoj kiuj vivis meze de malriĉeco, marĝenigo en brila kaj absurda Madrido. La intrigo aliras la malfacilajn kaj noktemajn ekzistadojn de pluraj roluloj, el kiuj elstaras Fernando Navales, nihilisto, «álter ego» de Pedro Luis de Gálvez, bohemiulo kiu maskigas pretendatan heroecon per ŝajnigoj de friponado. Aperas ankaŭ aliaj bohemiaj artistoj kiel Armando Buscarini, Dorio de Gádex, Eliodoro Puche, inter pli prestiĝaj verkistoj kiel Ramón Gómez de la Serna, Carmen de Burgos, César González-Ruano, Rafael Cansinos Assens, Alfonso Vidal y Planas, Luis Antón del Olmet kaj Emilio Carrere.

Aliaj roluloj pli duarangaj en la romano estas Eduardo Zamacois, Eugenio Noel, Miguel Moya, José Nakens, Valle-Inclán, Pío Baroja, Ernesto Bark, Vargas Vila, Rafael Alberti, José Antonio Primo de Rivera, Pilar Primo de Rivera, Ernesto Giménez Caballero, Ramiro Ledesma Ramos, Luis Buñuel, Pedro Barrantes, Jacinto Benavente, Narciso Caballero, Carmen Sanz, Pedro Muñoz Seca, Manuel Pardiñas, Pepito Zamora, Antonio de Hoyos y Vinent, La Chelito, Tórtola Valencia, José Canalejas, Villegas Estrada, Xavier Bóveda, Jorge Luis Borges, Enrique Gómez Carrillo, José Gutiérrez Solana, Tomás Borrás, Iván de Nogales, Joaquín Alcaide de Zafra, Francisco Vighi, Vicente Huidobro, Guillermo de Torre, Rafael Lasso de la Vega, Adriano del Valle, Isaac del Vando Villar, Rafael Caro Raggio, Manuel Azaña, Miguel de Unamuno, Salvador Dalí, García Lorca, Enrique Jardiel Poncela, Edgar Neville, Agustín de Foxá, Durruti, Eugenio Montes, Maruja Mallo, Juan Ignacio Luca de Tena, Rafael Sánchez Mazas kaj Mario Roso de Luna.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La aŭtoro uzas kiel dokumentaj referencoj verkojn kiel La novela de un literato, de Rafael Cansinos Assens, kaj la Automoribundia de Ramón Gómez de la Serna.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]