Saltu al enhavo

Emilio Carrere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilio Carrere
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1881 (1881-12-18)
en Madrido
Morto 30-an de aprilo 1947 (1947-04-30) (65-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Senén Canido Pardo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historia moderna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emilio CARRERE Moreno (Madrido, 18a de decembro 1881 - Madrido, 30a de aprilo 1947) estis hispana poeto, ĵurnalisto kaj verkisto, apartenanta al la tendenco de la dekadencismo de la modernismo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de fraula 29-jarulino kaj advokato kiu dekomence ne rekonis lin, kaj tial estis lia avino kiu zorgis lin. Nur je ŝia morto, la patro iom helpis lin. Li volis dediĉi sin al pentrarto kaj al teatro; tiukadre li konis Federico Chueca kaj poste amikiĝis kun la pentristo Julio Romero de Torres. En la komenco de la jarcento li ĉeestis en literaturaj babilrondoj kaj interesiĝis per la poezio de Paul Verlaine.

En 1906 kun Gregorio Pueyo li preparis antologion de poezio modernista, kiu publikiĝis kiel La corte de los poetas, florilegio de rimas modernas, en kies prologo li defendis pasie la novan stetikon kaj ties mentoron, Rubén Darío. En 1907 li ekpublikigis en revuoj novelojn pri la tiama madrida bohemia etoso: nome La cofradía de la pirueta, La tristeza del burdel, La conquista de la Puerta del Sol, Un hombre terrible. En kelkaj el ili evidentiĝas lia klino al la teozofio, kiu kondukas lin al amikiĝo kun Mario Roso de Luna: El destino payaso, El sexto sentido, Un crimen inverosímil.

Carrere en "litertura babilrondo" (Madrid Cómico, 1911)

Kun kolegoj kiel Pedro Barrantes, Alejandro Sawa, Ciro Bayo kaj Pedro Luis de Gálvez vivis la senordan noktan bohemian vivon. En la 1910-aj jaroj li kunlaboris en socialista gazeto, kaj en 1922 aperis El sacrificio, romano kun agado okazanta en la Rif-milito. Li ege diboĉis, vetludemis kaj elĉerpis siajn enspezojn, kion suplementis per teatro. En 1929 li riĉiĝis je la morto de sia patro kio lasis grandan heredon kiun li misadministris, aĉetante luksan loĝejon, aŭtomobilon. Tiukadre li iĝis monarkia kaj kontraŭrespublikano. Post la milito li verkis laŭdojn al la nova diktatora reĝimo.

Lia mistera romano La torre de los siete jorobados (La turo de la sep ĝibuloj, 1924) kaj ties kinadaptaĵo iĝis klasikaĵoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]