Saltu al enhavo

Pedro Luis de Gálvez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Luis de Gálvez
Persona informo
Pedro Luis de Gálvez
Naskiĝo 30-an de novembro 1881 (1881-11-30)
en Malago
Morto 30-an de aprilo 1940 (1940-04-30) (58-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Pedro Gálvez Ruiz (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
novelisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro Luis de GÁLVEZ (Malago, 3a de majo 1882 - Madrido, 28a de aprilo 1940)​ estis hispana poeto de la bohemia etoso, avo de la verkisto Pedro Gálvez Ruiz.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lia konservisma patro Pedro de Gálvez y Theulé enmetis lin en la seminario de Malago, tiam regita de jezuitoj, sed li fuĝis kaj la Civila Gvardio revenigis lin hejmen. Post mallonga familia restado en Albacete (kie la patro estis administristo de bieno de terposedanto), la familio translokiĝis al Madrido en 1898. Li eniris en la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando, sed liaj rilatoj kun la modelinoj, kiujn li klopodis seksallogi, rezultis en forpelo. Tiam lia patro enmetis lin estantan 16-jarulo, en pinlernejo Santa Rita, kie li suferis akran disciplinon, ekverkis poezion kaj iĝis anarkiisto. Ankaŭ de tie li estis forpelita, pro malbona konduto religia.[1] Poste li eklaboris kiel aktoro en la Teatro de la Komedio, sed lia patro venis surscenejen kaj bategis lin, pro kio ankaŭ de tie li estis forpelita.[2] Li fuĝis al Parizo, kie li almozulis, poste revenis kaj en 1905 li ekprelegos pri anarkiismo en Andaluzio.

En 1920 li konatiĝis kun Jorge Luis Borges en Sevilo kaj tial iĝis la protagonisto de la poemo "Pedro-Luis en Martigny"​ includita en Textos recobrados.[3]

Las hembras de las Vistillas, nº 86 de El Cuento Semanal (19a de aŭgusto 1910). Bildo de Narciso Méndez Bringa.

En Pueblonuevo del Terrible (nuntempe Peñarroya-Pueblonuevo), minista lokĝloko de la nordo de la provinco Kordovo, estis arestita de la Civila Gvardio kiel «danĝera revoluciulo». Juĝita en Kadizo de milittribunalo li estis enkarcerigita en Ocaña. Tie li verkis libreton de rakontoj, En la cárcel (En la karcero), kiun li sendis al nacia konkurenco de gazeto El Liberal, kaj venkis. Poste, kiam la ĵurianoj malkovris lian kondiĉon de prizonulo — Pedro de Répide, Alberto Insúa, Armando Palacio Valdés kaj Ramón Gómez de la Serna — distrumpetis la aferon kaj sukcesis ricevi la pardonon de la registaro. La gazeto El Liberal sendis lin al Melilo, sed novaj skandaloj elpostenigis lin kaj li revenis al Madrido.

Lia unua amkunulino estis madrida Carmen Sanz, kun kiu li havis filon, kiu naskiĝis mortinta kaj el kio Pío Baroja en sia La caverna del humorismo verkis, ke li trairis kafejojn portante la mortintan infanon en skatolo petante monon por la entombigo. Sed la propra Gálvez atribuis tiun mensogon al Emilio Carrere kaj certigis, ke la aragona Benigno Varela Prat pagis la funebrajn kostojn. Laŭ lia versio, li nur petis al Carrere iom da mono por pagi veturilon kiu postu lian patrinon al la tombejo Almudena.

Li poste edziĝis al la malaga Teresa Espíldora Codes, kin kiu li havis du filojn, kiujn li vivtenis mon-suĉante konatulojn, ĝis akiri prestiĝan famon pri tiu kapablo (eĉ verkis traktaton, El sable. Arte y modos de sablear)[1] kaj lasi grandan serion de anekdotoj.

En la Madrido de la Hispana Enlanda Milito, spite aŭ danke al sia anarkista aktiveco, li gastigis hejme la reakcian verkiston Ricardo León kaj savis la vivon de Ricardo Zamora, internacia golulo, dum ankaŭ avertis aliajn verkistojn, inter kiuj Emilio Carrere, Pedro Mata Domínguez kaj Cristóbal de Castro, kiuj tial evitis siajn arestojn.

Post la milito, kelkaj konatuloj insistis, ke li ekziliĝu, sed li reagis, ke li faris nenion malbonan, timas nenion, kaj restis en Madrido; estis akuzoj kiuj asociis lin kun respublika subpremado de dekstruloj en prizonoj, kaj eĉ onidiroj pri letero de Pedro Muñoz Seca, kiu asociis lin kun la Mortigadoj de Paracuellos. Li estis forgestia de multaj, kiuj li mmem helpis, kaj estis kondamnita je morto fare de milittribunalo la 5an de decembre 1939. Kiam kaj León kaj Zamora intencis interveni liafavore jam estis tro malfrue kaj oni mortpafis lin en la karcero de Porlier la 20an de aprilo 1940.

La verkisto Juan Manuel de Prada faris lin protagonisto de sia romano Las máscaras del héroe kaj de aliaj tekstoj.

  • Buitres, Barcelona, La Prensa, 1923.
  • El sable. Arte y modos de sablear, J. Sanxo Editor, Rambla Flores 80 1º, Barcelona, 1925. El sable. Arte y modos de sablear, Biblioteca de Rescate nº 38, Renacimiento Sevilla, 2018.[1]
  • Poesías seleccionadas, Barcelona, Imp. Costas, 1927 (Prologo de Alfonso Vidal y Planas).
  • Negro y azul. Madrid, Eld. Rubén Darío, 1929.
  • Sonetos de la guerra. Socorro Rojo, 1938.
  • Negro y azul, Granada, Comares, 1996 (kompleta poezio).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Esteban, José (2018). «Introducción». Pedro Luis de Gálvez, El sable. Arte y modos de sablear. Sevilla: Renacimiento. p. XXXV-XXXVI. ISBN 978-84-17266-38-7.
  2. Osorio, Carlos (2017). Su majestad escoja: anécdotas divertidas de Madrid. Madrid: La Librería. pp. 69-70. ISBN 978-84-9873-347-1.
  3. «5». Borges una vida. Seix Barral. 2006. p. 96. ISBN 950-731-488-1.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Francisco Rivas, Reivindicación de don Pedro Luis de Gálvez a través de sus úlceras, sables y sonetos. Málaga: Zut Ediciones, 2014.
  • Javier Barreiro, Cruces de bohemia: Vidal y Planas, Noel, Retana, Gálvez, Dicenta y Barrantes. Zaragoza: UnaLuna, 2001.
  • Juan Manuel de Prada, Desgarrados y excéntricos, Barcelona: Seix Barral, 2001.
  • Juan Manuel de Prada, Las máscaras del héroe, Seix Barral, 1997.
  • Rafael Cansinos Asséns, La novela de un literato, Madrid. Alianza Tres. Alianza Editorial, 1995. Vol. 2 kaj 3.