Saltu al enhavo

Dorio de Gádex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorio de Gádex
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1887 (1887-09-24)
en Kadizo
Morto 23-an de septembro 1924 (1924-09-23) (36-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dorio de Gádex, literatura pseŭdonimo de Antonio Rey Moliné (Kadizo, 24a de septembro 1887 - Madrido, 23a de septembro 1924), estis hispana poeto kaj ĵurnalisto de la bohemia etoso. Li estis famigita de Ramón del Valle Inclán kiam li enmetis lin kiel rolulon de sia esperpento Luces de bohemia, kies surscenejigo koincidis kun lia morto.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Antonio Rey Moliné naskiĝis en familio de burĝuloj el Kadizo en 1887. Deksekjarulo, li estis en Madrido en la bohemia etoso, en kontakto kun Gregorio Pueyo, aragona librovendisto kaj eldonisto kiu, kiel ĉe plimulto de la junaj modernistaj verkistoj, eldonis la kernon de lia malgranda verkaro (kun Pueyo li poste estris jaorjn poste la “Colección Ánfora”).

Dorio de Gádex estis portretita de aliaj siatempaj verkistoj inter kiuj menciendas Pío Baroja, Rafael Cansinos Assens, Felipe Sassone, Alberto Insúa, Eduardo Zamacois, Alfonso Vidal y Planas kaj Luis Antón del Olmet. En 1910 Dorio edziĝis al María Gervasia Plaza, junulino de Mombeltrán (provinco Avilo), kun kiu li havis tri gefilojn, nome du filinoj Mercedes kaj Nieves, kaj unu filo Carlos. Ne atinginte literaturan rekonon kaj malsana je tuberkulozo, la verkisto mortis en Madrido la 23an de septembro 1924, ĝuste unu tagon antaŭ sia 37a datreveno.

Buil Pueyo dokumentis la verkojn de Dorio de Gádex:[2]

Eseoj kaj romanoj

[redakti | redakti fonton]
  • Cádiz y la revolución de Septiembre; Cádiz, 1904. Perdita.
  • Tregua. Novelo. Prologo de D. Adolfo Bonilla y San Martín. Madrid: Imprenta de A. Marzo, 1908.
  • Lolita Acuña. Madrid, Librería de Pueyo, 1909, (Colección Ánfora).
  • Un cobarde. Berilos. Palabras. Palabras. Prosas. Madrid: Librería de Pueyo, 1909.
  • Princesa de Fábula. Novela. Madrid: Librería de Pueyo, 1910, (Colección Ánfora)
  • Princesa de Fábula kaj Cambio de Postura. Noveloj. Madrid: Librería y Casa Editorial de Perlado, Paez y Cª (Sucesores de Hernando), 1910.
  • Por el camino de las tonterías (Ilustraĵoj de Ángel Vivanco). Madrid: “El Cuento Semanal”, núm. 160.
  • Amor de Reina. Madrid: Librería de Pueyo, 1911. (Colección Ánfora)
  • Al Margen de la Vida. Madrid: Gregorio Pueyo, 1911 (en la teksto), (Colección Ánfora)
  • Cuentos al Oído. Prologo de Augusto Martínez Olmedilla. Madrid. Imp. José Blass y Cª, 1911, (Biblioteca de Escritores Andaluces)
  • De los malditos, de los divinos, Madrid, Imp. Clásica Española, 1914.
  • Cuentos Transatlánticos.
  • Madrid, castillo famoso
  • Víctor Azúa, editor.
  • 1830.
  • Otoño victorioso.
  • Infanta de América. La ses lastaj aperas kiel publikigotaj.
  • El Triunfo de Pierrot; kunlabore kun Antonio Nava Valdés; muziko de Vicente Lleó. Premiero en la Teatro Eslava (“El cantor de las cumbres”, Madrid, Imprenta Artística de José Blass y Cía, 1910, pp. 23-24).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "A la atención de don Ramón del Valle Inclán, de s.s.s. "Dorio de Gádex"" (artikolo de Juan Manuel González Martel en la Revista de filología románica, ISSN 0212-999X, Nº 23, 2006, pp. 83-106) Konsultita en oktobro 2014
  2. BUIL PUEYO, Miguel Ángel, “Dorio de Gádex (1887-1924): Las peripecias de un bohemio”, El Fingidor. Revista de Cultura, Granada, Universidad de Granada, num. 31-32, januaro-junio 2007, pp. 38-40. Alirebla en La Cueva de Zaratustra.