Armenia Esperantista Unuiĝo
Armenia Esperantista Unuiĝo | |
---|---|
Հայկական էսպերանտո ասոցիացիա | |
Lando | Armenio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1991 |
Armenia Esperantista Unuiĝo (AEU) estas Esperanto-asocio en Armenio. Ĝi estis fondita en 1991 kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en 1997. Ĝia prezidantino laŭ la stato de 2023 estas Gayane Abrahamyan.
Ĝis la renovigo de nomo kaj statuto okazinta en 2010 ĝi havis la nomon Armenia Esperanto-Asocio (AEA). Laŭ informo de la antaŭa prezidantino Susanna Baghdasaryan, la nomo ŝanĝiĝis pro la nova Armenia Ŝtata Leĝo pri Publikaj Organizaĵoj, kiu malpermesis pluan uzadon de la vorto "asocio" en la oficiala nomo.
Projekto de revuo en 1958
[redakti | redakti fonton]Armena Esperantisto (armene Հայկական էսպերանտիստ) estis revuo eldonita de la Armena Esperanto-Asocio ĉe la universitato de Erevano, planita aperi ĉiumonate. La revuon redaktis Gurgen Sevak. Eldonkvanto de la publikigita modela numero estis 1000 ekzempleroj. Fakte ĝi aperis nur unu foje en 1958, kaj pro politikaj kondiĉoj en tiama Sovetio ne plu povis esti eldonita.
La revuo, tiam modeste nomata "nur" bulteno, laŭ la publikigita modela numero estis planita kiel literatura, kultura, eduka klera revuo en armena kaj esperanta lingvoj. Ĝi celis liveri la esperantistojn materialon por legadon kaj plifortigi iliajn ligojn kun aliaj Esperanto-grupoj en Sovetunio. Prezentiĝis armena kaj fremda literaturo, famaj armenaj sciencistoj, eldoniĝis poemoj (la publikigita modela numero la poemo "Guto de Mielo" de Hovhannes Tumanjan en traduko de Gurgen Sevag), enigmoj kaj kantoj. La sekcio "Informilo" kovris Esperanton en Armenio kaj Kartvelio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|