Saltu al enhavo

Artem Kotenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artem Kotenko · Артем Котенко
Naskonomo Артем Котенко
Naskiĝo 12-an de januaro 2012 (2012-01-12) (12-jaraĝa)
en Oĥtirka
Profesio kantisto kaj lernanto (pro la aĝo)
Instrumentoj voĉo
Retejo paĝo en la retejo Instagram
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Artem Kotenko (Артем Котенко) estas ukraina infana kantisto kaj lernanto. Li naskiĝis la  12-an de januaro 2012 (nun 2012-01-12)[1] en Oĥtirka, do nun estas 12-jara. Ekde la komenco de 2020, do ekde la 8-a vivjaro, li intense prezente konkuras en infanaj kantokonkursoj.[1] Interalie li en 2024 venkis la nacian junularan Eŭrovido-Kantokonkurson en Ukrainio, organizitan de la nacia publika televida korporacio Suspilne (Суспільне) kaj sekve partoprenis en la renoma internacia Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 novembre de tiu jaro en Madrido - tie li akiris al trian lokon per kanzono titolata angle "Hear Me Now" respektive ukraine "Дім" ("hejme"), kaj ne nur la titoloj sed ankaŭ la kantaj vortoj estis kaj en la ukraina kaj la angla. La kanton aranĝis la kanzonkomponistino Svitlana Tarabarova (Світлана Тарабарова).

La kanto havis du tute malsamajn elementojn, kiuj distingiĝis jam per lingvo: la energioplena 12-jarulo baze kun sia kundancista grupo koreografie kaj popkantante prezentis profesiecan anglalingvan dancmuzikan refrenon, sed inter tiuj refrenoj ukrainlingve kaŝis tute kortuŝan strofon pri sopiro de ree kuniĝanta familio, de hejmo kaj de paca sento de sekureco - ĉar la ukrainanoj antaŭvidis ke neniu eksterlandano ion komprenos pri la enhava strofo,[2] li kaj la tuta grupo akompane al la kantado signis la enhavan tekston en signolingvo. Tio kreis tute bonan fuzion inter angleca dancmuziko kaj poezia nacilingva teksto, kvankam aliaj junaj kantistoj ankaŭ memfide kantis siajn kantojn sen tiaj "internaciaj lingvoj" (la gesta signolingvo rspektive la angla) nur en sia gepatra lingvo, el kiuj iuj (precipe la franca, itala kaj hispana) estas intense instruataj en la lernejoj de aliaj eŭropaj landoj, sed aliaj (kiel la gaela, malta aŭ armena) tute ne - Ke tiu rezigno de apogo je internacie bone komprenata kantolingvo ne devas esti malavantaĝo, montras la fakto ke fine gajnis la nur 11-jara kartvelo Andria Putkaradze el Batumo per kanto "დედაჩემს" nur kantita en la kartvela lingvo. Tiu venko de la nur 11-jara kartvelo por multaj observantoj de la konkurso venis surprize: pluraj ĵurnalistoj kaj el okcidenta kaj orienta Eŭropo antaŭe favorigis la junan ukrainanon Artem.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Artem Kotenko 8-jara ĝis 12-jara, 2020-2024 en Jutubo
  2. Tiu timo ke kanto ne akceptiĝos se ĝi ne estas en la internacia usona angla, ne estas nova fenomeno ĉe eŭropaj kantofaristoj, kiel montras la jena artikolo de Esperanta Retradio pri la paralela plenkreskula Eŭrovido-Kantokonkurso el 2017 (esperante)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]