Saltu al enhavo

Arthistorio (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arthistorio
Arthistorio
Arthistorio
Aŭtoro Antal Hekler
Eldonjaro 1934
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 104+112
vdr

Arthistorio [1] estas libro hungarlingve verkita de Antal Hekler, kaj por la Esperanto-eldono prilaborita de A. Kampiss kaj tradukita de Kálmán Kalocsay. La unua volumo temas pri la arthistorio ĝis la renesanco kaj ĝi aperis ĉe Literatura Mondo el Budapeŝto en 1934. La dua volumo estas eldonita en 1935.

Citaĵo
 Tre valora libro, kiu kondukas min tra la jarmiloj de arta evoluo, montranta la homan deziron trovi esprimojn pri enanimaj sentoj. Kun komenciĝo en Egiptujo, la fama profesoro ĉe la budapeŝta universitato igas la leganton rapide marŝi tra la jarmiloj. 
— septembro 1934, Li, Svenska Arbetar Esperantisten
Citaĵo
 La originalo estas verkita de hungara arthistoriisto, Hekler kiu studis en München kaj poste estis profesoro en Budapest.
Kompreneble la traduko de Kalocsay estas perfekta. Teknikaj vortoj ne povis esti evititajn.
La ĉefafero estas ke en Esperanto nun ekzistas ankaŭ vere leginda art-historio kiun ne nur tralegos sed eĉ trastudos kun plezuro ĉiuj, kiuj ŝatas arton, tio estas naturon rigarditan tra la temperamento de l' artisto. 
— 1934, Historio de Esperanto III, paĝo 847
Citaĵo
 Jen verko pri arto, kun pli da bildopaĝoj, ol da tekstopaĝoj. Ĉe tia libro tio estas signifa, ĉar ĝi montras, ke la verkinto pli celas prezenti la artobjektojn, ol siajn proprajn opiniojn. D-ro Antono Hekler, profesoro de arthistorio ĉe la Universitato de Budapest, jam fame konata per siaj eldonaĵoj en la lingvoj germana kaj hungara, nun aperas en Esperanto, dank' al la facila plumo de Kalocsay, kies stilon ni jam admiras kiel fortan kaj vivoplenan, kvankam iom tro eman al novaj esprimoj.

La libro traktas pri la arto eŭropa —kaj pri la malnovepokaj artoj, ĝiaj antaŭuloj— ĝis la renesanco; en dua volumo aperos la arthistorio postrenesanca. Pri la arto orienta, afrika, k.a., ŝajne estas la intenco de AELA publikigi similajn volumojn. D-ro Hekler komence okupiĝas pri la arto klasika : tiu parto de la libro estas la plej interesa kaj ŝajne la plej aŭtoritata. Bona trajto estas la klara priskribo de formoj aŭ movadoj alie nefacile kompreneblaj por la laiko: ekz, la grekaj temploformoj. Teknikaj vortoj estas klarigitaj tekstomeze, aŭ ĉe la fino de la verko. Kun 146 bildoj, estas tropostuleme avidi pluajn ; tamen oni volonte vidus bildojn de la ĉarmaj grekaj statuetoj (tanagroj), la gemarto, la romaj konstruaĵoj de Ostia, la pompejaj freskoj, kaj (malgraŭ la supera gravo de la franca) de anglaj kaj germanaj gotikaj preĝejoj.

Entute la libro estas tre valora aldono al la literaturo esperanta, kaj devas troviĝi sur la breto kaj de la artamanto kaj de la laiko. Estas malfacile trovi aliloke tiel bonan elekton de bildoj aŭ tiel klaran priskribon. 
— F. S. LEIGH-BROWNE. La Brita Esperantisto - Numero 357, Januaro (1935)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]