Saltu al enhavo

Artileria videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En ĉi tiu ekemplo de artileria videoludo, unu ludanto pafas al la alia. La pejzaĝo enhavas la kraterojn de la lastaj pafoj.

Artileriaj videoludoj estas du- aŭ tri-ludantaj, kutime laŭvicaj videoludoj, kiuj postulas la uzadon de tankoj aŭ simple kanonoj por detrui unu la alian. La kernaj mekanikoj de la ludo preskaŭ ĉiam temas pri la akurata celado de kontraŭulo(j) laŭ balistika trajektorio (en sia plej simpla formo, parabola kurbo). Artileriaj ludoj viciĝas inter la plej frutempaj komputilaj ludoj. La temo de tiaj ludoj estas etendo de la originaj uzoj de komputiloj mem, kiuj iam estis uzitaj por kalkuli la trajektoriojn de raketoj kaj aliaj rilataj militbazitaj kalkuloj. La artileria ĝenro estis foje priskribita kiel speco de pafa videoludo,[1] kvankam ili pli ofte estas klasifikitaj kiel strategia videoludo.

Fruaj antaŭuloj de modernaj artileriaj ludoj estis teksto-bazitaj ludoj, kiuj simuladis artilerion tute per enigo de datvaloroj. Unu el la plej fruaj konataj tiaj ludoj estas War 3 por du aŭ tri ludantoj, verkita en la programlingvo FOCAL fare de Mike Forman (dato nekonata). La ludo poste estis adaptita al TSS/8 fare de M. E. Lyon Jr. en 1972.

Alia frua ludo estas Gunner (1973) fare de Tom Kloos.[2] Tiuj fruaj versioj de laŭvicaj tank-batalaj ludoj interpretis hom-eniritajn datumojn kiel la distanco inter la tankoj, la rapideco aŭ "forto" de la pafita pafo kaj la angulo de la turoj de la tankoj. La videoluda ĝenro populariĝis ekde la fruaj 1980-aj jaroj, ekzemple kun Artillery Duel fare de Xonox (1982).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Scorched Parabolas: A History of the Artillery Game. Armchair Arcade. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2007-11-25.
  2. Gunner (Mainframe). Blue Flame Labs (2018-03-28). Arkivita el la originalo je 2019-01-04. Alirita 2019-01-03.