Saltu al enhavo

Strategia videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Battle for Wesnoth, strategia videoludo

Strategia videoludo estas grava videoluda ĝenro, kiu emfazas cerbumadon kaj planadon pli ol rekta tuja ago por atingi venkon.[1] Kvankam multaj specoj de videoludoj povas enhavi strategiajn elementojn, kiel ĝenro, strategiaj ludoj estas plej ofte difinitaj per sia ĉefa ludmekaniko riate al alt-nivela strategio, loĝistiko kaj administrado. Ili ankaŭ kutime dividiĝas en du ĉefajn subkategoriojn: laŭvica kaj realtempa. Cetere ekzistas multaj strategiaj trans- aŭ sub-ĝenroj kiuj aldonas variajn elementojn kiel ekzemple taktiko, diplomatio, ekonomiko kaj esplorado.

Tipa ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Ludanto devas plani serion da agoj kontraŭ unu aŭ pli da kontraŭuloj, kaj la detruo de malamikaj fortoj estas la kutima celo. Venkon oni atingas per supera planado, kaj la elemento de hazardo ĝenerale ludas malpli grandan rolon ol en aliaj ĝenroj.[2] En plej multaj strategiaj videoludj, la ludanto ricevas dian vidon de la luda mondo, kaj nerekte regas ludajn unuojn sub sia komando.[1] Plej multaj strategiaj ludoj implikas elementojn de milito en diversaj gradoj,[2] kaj enhavas kombinaĵon de taktikaj kaj strategiaj konsideroj.[3] Krom batalado, ĉi tiuj ludoj ofte defiigas la kapablon de la ludanto esplori aŭ administri ekonomion.[2]

Rilato al aliaj ĝenroj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam multaj agadaj videoludoj enhavas strategian pensadon, ili malofte estas klasifikitaj kiel strategiaj ludoj.[3] Strategia ludo tipe estas pli granda laŭ amplekso, kaj ĝia ĉefa emfazo estas pri la kapablo de la ludanto superruzi sian kontraŭulon.[3] Strategiaj ludoj malofte implikas fizikan defion, kaj emas ĝeni strategiemajn ludantojn kiam ili tion faras.[2] Kompare kun aliaj ĝenroj kiel ago aŭ aventuraj videoludoj, kie unu ludanto alfrontas multajn malamikojn, strategiaj ludoj kutime implikas iun nivelon de simetrio inter la flankoj. Ĉiu flanko ĝenerale havas aliron al similaj rimedoj kaj agoj, kun la fortoj kaj malfortoj de ĉiu flanko ĝenerale ekvilibrigitaj.[2]

Kvankam strategiaj titolojn enhavas taktikajn kaj foje loĝistikajn defiojn, ili esence malsamas al puzlaj videoludoj. Strategia ludo postulas planadon ĉirkaŭ konflikto inter ludantoj, dum puzludoj postulas planadon en izoliteco. Strategiaj ludoj ankaŭ estas diferencaj de konstruadaj kaj administradaj simuladoj, kiuj inkluzivas ekonomiajn defiojn sen batalado. Ĉi tiuj ludoj povas enhavi iom da konflikto, sed diferencas de strategiaj ludoj ĉar ili ne emfazas la bezonon de rekta ago kontraŭ malamiko.[2] Tamen, kelkaj aŭtoroj konsideras konstruadajn kaj administradajn simuladojn, precipe urbo-konstruajn ludojn, kiel parton de la pli vasta strategia ludĝenro.[4][5][6]

Kvankam strategiaj ludoj estas similaj al rolaj videoludoj en tio, ke la ludanto devas administri unuojn kun diversajn numerajn atributojn, rolludoj emas temi pri pli malgranda nombro da unikaj roluloj, dum strategiaj ludoj fokusiĝas pri pli granda nombro de sufiĉe similaj unuoj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Rollings, Andrew. (2003) Andrew Rollings and Ernest Adams on Game Design. New Riders Publishing, p. 321–345. ISBN 1-59273-001-9. Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Rollings, Andrew. (2006) Fundamentals of Game Design. Prentice Hall. Arkivigite je 2017-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 Mark H. Walker (2002-02-01) Strategy Gaming. GameSpy. Alirita 2008-12-28.
  4. Alessandro Gabbiadini, Tobias Greitemeyer (2017-01-01). “Uncovering the association between strategy video games and self-regulation: A correlational study”, Personality and Individual Differences 104, p. 129–136. doi:10.1016/j.paid.2016.07.041. Alirita 2022-10-14.. 
  5. Dominic Machado (2010) Video Games and Classical Antiquity. Academia. Alirita 2022-10-14.
  6. Aroutis N. Foster (2009) Gaming their way: Learning in simulation strategy video games. Arkivita el la originalo je 2021-05-11. Alirita 2022-10-14.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]