Saltu al enhavo

Realtempa strategia videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Battle of Survival estas dudimensia, realtempa strategia videoludo. Jen batalo inter la blua kaj ruĝa teamoj.

Realtempa strategia videoludo (angle real-time strategyRTS) estas subĝenro de strategiaj videoludoj, kiu ne progresas laŭvice,[1] sed permesas al ĉiuj ludantoj ludi samtempe, en "reala tempo". Kontraste, en laŭvicaj strategiaj videoludoj (angle turn-based strategyTBS), ludantoj ludas sinsekve. La termino "realtempa strategio" estis kreita de Brett Sperry por reklami Dune II en la fruaj 1990-aj jaroj.[2][3]

En realtempa strategia videoludo, ĉiu partoprenanto poziciigas strukturojn kaj manovras multajn unuojn sub sia nerekta kontrolo por sekurigi areojn de la mapo kaj/aŭ detrui la havaĵojn de siaj kontraŭuloj. En tipa RTS-ludo, eblas krei pliajn unuojn kaj strukturojn, ĝenerale limigitajn de la disponeblaj provizoj. Tiuj provizoj siavice estas kolektitaj per kontrolo de specialaj lokoj sur la mapo kaj/aŭ posedo de certaj tipoj de unuoj kaj strukturoj dediĉitaj al ĉi tiu celo. Pli specife, la tipa ludo en la RTS-ĝenro enhavas elementojn de materialo-kolektado, bazkonstruado, enluda teknologia evoluigo kaj nerekta kontrolo de batalunuoj.[4]

La taskoj, kiujn la ludanto devas plenumi por venki en RTS-ludo, povas esti tre postulemaj, ofte bezonante kompleksajn uzantointerfacojn. Iuj trajtoj estis rekte inspiritaj de komputila labortablo. Ekzemple, la tekniko "klaki kaj treni" kutime eblas krei skatolon, kiu selektas ĉiujn unuojn en la koncernata areo. Kvankam iuj videoludaj ĝenroj proponas konceptojn kaj ludmekanikojn iom similajn al realtempa strategio, ili ĝenerale ne estas konsiderataj kiel RTS-ludoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bruce Geryk A History of Real-Time Strategy Games. Arkivita el la originalo je April 27, 2011. Alirita March 31, 2008. “Fruaj komputilaj strategiaj ludoj firme sekvis la vico-bazitajn konceptojn de siaj tabulludaj prapatroj, kie —pro neceso — ludantoj disponis tempon por plani siajn agojn antaŭ ol iliaj kontraŭuloj havis ŝancon moviĝi. Realtempa strategia videoludo ŝanĝis ĉion tion, tiel ke ludoj komencis pli proksime simili la realecon : tempo estis limigita, kaj se vi malŝparis la vian, viaj kontraŭuloj probable profitos el tio.”.
  2. Bruce Geryk A History of Real-Time Strategy Games. Arkivita el la originalo je April 27, 2011. Alirita March 31, 2008. “Ne estis ĝis iom post kiam la ludo estis en evoluo, ke mi decidis nomi ĝin "realtempa strategia videoludo". Nun tio ŝajnas evidente, sed estis multe da hezitado inter "realtempa militludo", "realtempa milito", "militludo" aŭ "strategia ludo". Mi timis, ke vortoj kiel "strategio" kaj "militludo" detenus multajn ludantojn eĉ provi ĉi tiun tute novan ludoĝenron. Antaŭ 1992, militludoj kaj strategiaj ludoj estis tre niĉaj merkatoj — kun la escepto de la verkoj de Sid Meier — do miaj timoj estis pravigitaj. Sed fine, estis plej bone nomi ĝin "RTS", ĉar tio estas ĝuste tio, kio ĝi estis.”.
  3. Top ten real-time strategy games of all time. GameSpy. Arkivita el la originalo je June 16, 2010. Alirita December 2, 2008. “Vi vere ne povas paroli pri la ĝenro de realtempa strategia videoludo sen mencii Dune II, la titolo kiu naskis la fenomenon.”.
  4. . A History of Real-Time Strategy Games. Arkivita el la originalo je April 27, 2011. Alirita May 29, 2007.