Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi
Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi | |
Observatorio | |
Vidaĵo de la Observatorio, el la persona paĝaro de la Prezidento de Azerbajĝano
| |
Oficiala nomo: AMEA Şamaxı Astrofizika Rəsədxanası | |
Kromnomo: Observatorio Nasir ad-Din at-Tusi | |
Lando | Azerbajĝano |
---|---|
Municipo | Pirgulu |
Supermara alteco | 1 500 m s. m. |
Koordinatoj | 40° 46′ 55″ N 48° 35′ 48″ O / 40.78194 °N, 48.59667 °O (mapo) |
Estiĝo | 17-a de novembro 1959 |
Posedanto | Nacia Akademio de Sciencoj de Azerbajĝano |
Vikimedia Komunejo: Shamakhi Astrophysical Observatory | |
Retpaĝo: https://shao.az/index.php?mod=main | |
La Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi (azerbajĝane Nəsirəddin Tusi adına Şamaxı Astrofizika Rəsədxanası) estas astronomia observatorio en la montaro Kaŭkazo (Azerbajĝano). Ĝi estas nomita laŭ Nasir ad-Din at-Tusi ; ĝi troviĝas sur la orienta deklivo de la monto Pirgulu en la distrikto Ŝamaĥi je alto de 1500 m, 22 km nordokcidente de la urbo Ŝamaĥi (azerbajĝane Şamaxı). Ĝi profitas de po 150 – 200 sennubaj noktoj ĉiuj jaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La azerbajĝana sciencisto Yusif Mammadaliyev ludis signifan rolon en la kreo de la observatorio. En 1981, estis elektita por ĝi la nomon de Nasir ad-Din at-Tusi, matematikisto kaj astronomo de la mezepoko. Setlejo por la personaro estis kreita, nomata " Vilaĝo Yusif Mammadaliyev " (kromnomita Pirgulu). La unua direktoro de la observatorio estis la akademiano Hajibey Sultanov (1921 – 2008), dum kies estreco, de 1960 ĝis 1981, intensaj astrofizikaj observoj estis plenumitaj.
En septembro 2008, la observatorio suferis gravajn riparojn.[1]
Teleskopoj
[redakti | redakti fonton]Dum la sovetunia periodo, la observatorio mezuris la luman polarizadon de la kometo de Arrest per la ĉefa instrumento – reflekta teleskopo de 2 m konstruita en Germanio – establita en 1966, kiu tiutempe estis la plej granda teleskopo en la Suda Kaŭkazo.
Krome, la sekvantaj instrumentoj estas uzataj en la observatorio.
- Horizontala suna teleskopo por studo pri la suna atmosfero, kun ĉefa spegulo de 50 cm,
- Kromosfera kaj fotosfera teleskopo AFR-2 de dimensioj 20/13 cm, uzata por suna servo,
- La teleskopo AZT-8 kun spegulo de 70 cm,
- La teleskopo Carl Zeiss kun spegulo de 60 cm,
- Meniska teleskopo Maksutov-Cassegrain[2] ekipita per objektiva prismo de 35 cm de aperturo,
- Schmidt-teleskopo AZT-15 instalita en la observatorio en 2013.
La teleskopo de 2 m kaj ĝiaj instrumentoj
[redakti | redakti fonton]Tiu teleskopo estis instalita far'de la germana firmao Carl Zeiss Jena, La ĉefa spegulo havas diametron de 208 cm kaj fokusa distanco de 900 cm, ĝi kombinas tri malsamajn optikajn sistemojn.[3]
Ĉefa fokuso
[redakti | redakti fonton]La fokusa distanco de la ĉefa fokuso estas 936 cm kun fokusa kvociento de F/4,5 kaj plata skalo de 23 "/mm. Por fotometriaj observoj, la kasedo ĉefa fokuso havas utilan kampon de 21 × 21 coloj kiam ĝi estas uzata kun korektilo de kampo. Estas spektrografo por la ĉefa fokuso kun du difraktaj kradoj kaj tri fotiloj, uzataj por studi la feblajn ĉielajn korpojn.
Fokuso Cassegrain
[redakti | redakti fonton]La ekvivalenta fokusa distanco de la fokuso Cassegrain estas 2950 cm, ĝia fokusa kvociento estas F/14,5, kaj ĝia plata skalo estas 7 "/mm. Ĉe tiu fokuso, pluraj aparatoj povas esti uzataj :
- Prismaj spektrografoj 2x2 kun disperso de 90 kaj 180 Å/mm, ekipita per ŝargkuplita fotilo de 1024 × 1536 rastrumeroj por ricevi spektrojn de feblaj steloj en difraktaj kradoj (UAGS) havante dispersojn de 29, 44, 86, kaj 196 Å/mm.
- Spektrografo Echelle kun du fotiloj (F=150 mm, F=250 mm) de distingivo 1500 kaj 2500, kaj ŝargkuplita fotilo de 530 × 580 rastrumeroj (malvarmigita per likva nitrogeno).
- Ŝargkuplita fotilo de 3056 × 3056 rastrumeroj. Tiu fotilo havas aron da fotometriaj filtriloj.
Kubuta fokuso
[redakti | redakti fonton]La Kubuta fokuso havas ekvivalentan fokusan distancon de 7200 cm kun fokusa kvociento de F/36 kun plata skalo de 3 "/mm. La instrumentoj ĉe la Kubuta fokuso estas :
- Spektrografo Echelle kun spektra distingivo de 30000
- Universala kubuta spektrografo Echelle kun altega spektra distingivo kaj tri fotiloj (F=350 mm, F=700 mm, F=1400 mm), du kradoj Echelle (γ =63.5°, γ = 80°). La unua kradoj Echelle (63,5°) alportas spektrajn distingivojn de R=95000 kaj R=190000, dum la dua donas spektrajn distingivojn de R=260000 kaj R=530000 en detektilo de 4000 × 4000 rastrumeroj.
Detektiloj
[redakti | redakti fonton]- Ŝargkuplita fotilo de 530 × 580 rastrumeroj (rastrumeroj de 18 × 24 μm, malvarmigita per likva nitrogeno)
- Ŝargkuplita fotilo de 4000 × 4000 rastrumeroj (rastrumeroj de 15 μm, malvarmigita per likva nitrogeno)
- Ŝargkuplita fotilo de 3056 × 3056 rastrumeroj (rastrumeroj de 12 μm, termoelektra malvarmigo)
- Ŝargkuplita fotilo de 1024 × 1536 rastrumeroj (rastrumeroj de 9 μm, termoelektra malvarmigo)
Teleskopo Zeiss-600
[redakti | redakti fonton]Tiu teleskopo estis instalita far'de la germana firmao Carl Zeiss Jena en 1982. La diametro de la ĉefa parabola spegulo estas 60 cm kaj la fokusa distanco 240 cm ; la fokusa distanco en aranĝo Cassegrain estas 75,5 cm kaj la plata skalo ĉe la fokuso Cassegrain estas 28 "/mm. Longtempe, la observoj estis plenumitaj per fotoelektra fotometro. Ŝargkuplita fotilo kun termoelektra malvarmigo de la firmao FLI estas uzata kiel detektilo, tiu fotilo havas 4000 × 4000 rastrumerojn.
Teleskopo AZT-8
[redakti | redakti fonton]Tiu teleskopo estis instalita en 1970. Ĝi bezonas modernigon.
Meniska teleskopo AST-452
[redakti | redakti fonton]Tiu teleskopo estis instalita en 1964. Ĝi bezonas modernigon.
Azimuta suna teleskopo ASQ-5
[redakti | redakti fonton]Tiu teleskopo estis instalita en 1963. Ĝi bezonas modernigon.
Kromosfera kaj fotosfera teleskopo AFR-3
[redakti | redakti fonton]Tiu teleskopo estis instalita en 195. Ĝi bezonas modernigon.
Aliaj aparatoj
[redakti | redakti fonton]- Vakua Aparato B-240 ricevita el Germanio en 1986 por (re)aluminiigi la surfacon de astronomiaj speguloj
- Sistemo de kondensado de nitrogeno
- Radioricevilo en tre malalta frekvenco,
- SuperSİD, sistemo, kiu permesas samtempe observi subitajn jonosferajn eventojn.
Biblioteko
[redakti | redakti fonton]La Scienca Biblioteko de la Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi estis kreita samtempe kiel la observatorio. Ĝi konsistiĝas el du ĉefaj aŭloj. La legoĉambro estas organizita en la unua aŭlo. Tie estas ekspozicio de novaj libroj, periodaĵoj, revuoj kaj enciklopedioj ; en la dua granda aŭlo, estas sisteme lokata literaturo en rusa kaj aliaj fremdaj lingvoj. Estas pli ol 14 000 libroj, pli ol 2 500 revuoj (21 en rusa, 23 en angla, 5 gazetoj (“Azərbaycan”, “Xalq”, “Respublika”, “Elm” kaj “Поиск”),[4] malnovaj kaj raraj eldonaĵoj, manuskriptoj, fakaj vortaroj kaj enciklopedioj, referencaj revuoj kaj aliaj specialaj sciencaj kaj teknikaj literaturaĵoj. La biblioteko ludas gravan rolon pri astrofiziko kaj astronomio kaj en la publikado de cifereca eldonoj.
Direktoroj de la observatorio
[redakti | redakti fonton]Nomo | Nacieco | Periodo |
---|---|---|
Hajibey Sultanov | Sovetunia | 1951–1980 |
Ogtay Huseynov | Sovetunia | 1980–19?? |
Alik Abbasov | Sovetunia | 19??–???? |
Zohrab Ismayilov | Sovetunia | 19??–???? |
Kamran Huseynov | Sovetunia | 19??–???? |
Schmidt Ahmadov | Azerbajĝana | ????–1997 |
Ayyub Guliyev | Azerbajĝana | 1997–2015 |
Namig Jalilov | Azerbajĝana | 2015– |
Internacia kooperado
[redakti | redakti fonton]La kooperado inter la Ŝtata Universitato de Bakuo (ŜUB) kaj la Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi komencis la 6-an de aprilo 2017 kun la kreo de katedro pri Astrofiziko de la Ŝtata Universitato de Bakuo ĉe la Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi kaj akordo estis parafita , kiu establas branĉon de la Departemento de Astrofiziko de la ŜUB en la observatorio. La dokumento estis parafita de la rektoro de la ŜUB, la akademiano Abel Maharramov, kaj la direktoro de la observatorio Namig Jalilov. Laŭ tiu kontrakto, en oktobro 2018, la Branĉo de la Departemento de Astrofiziko de la Fakultato de Fiziko de la ŜUB malfermis sian branĉon en la observatorio.
Multenombraj dungitoj estis elektitaj anoj de la Internacia Astronomia Unio, de la Eŭropa Astronomia Societo kaj la Eŭrazia Astronomia Unio. La observatorio estas ankaŭ ano de la Internacia Kosmonaŭtika Unio.
La estraro de la observatorio laboras kun fremdaj astronomoj pri pluraj temoj. Dum la ekzisto de la observatorio, ĝia personaro publikigis pli ol 2500 artikolojn en fremdaj kaj lokalaj revuoj. Problemoj pri suna fiziko kaj interago Tero - Suno estigis proksiman kunlaboron kun esploristoj en Rusio, Germanio, Israelo, Bulgario kaj Kartvelio, kaj diversaj astronomiaj organizoj de aliaj landoj. Esploroj pri stela fiziko estas plenumitaj kun teamoj de rusaj observatorioj, la Rusia Akademio de Sciencoj, la Astronomia Instituto Ŝternberg, la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj aliaj. La movebla stacio de la Universitato Stanford operacias en la observatorio.
Studenton kaj praktikantoj de multenombraj fremdaj landoj , el kiuj Rusio, Ukrainio, Irano kaj Turkio venis en la observatorion por lerni uzi la teleskopon. Multenombraj rezultoj ricevitaj en la observatorio estas citataj de universitatanoj de la tuta mondo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ĝenerala vidaĵo de la Observatorio
-
La ekspozicia salono
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ilham Aliyev informiĝis pri la rekonstruo de la Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi, el la paĝaro de la Prezidento de la Respubliko de Azerbajĝano, 13-a de septembro 2011 (azerbajĝane)
- ↑ 300 jaroj da evoluo de la Teleskopo Maksutov-Cassegrain, el la paĝaro de Michael L. Weasner (angle)
- ↑ Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi ; sciencaj instrumentoj (azerbajĝane)
- ↑ Azerbajĝano, Popolo, Respubliko, Scienco kaj Esploro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- azerbajĝane Oficiala TTT-ejo de la Observatorio
- azerbajĝane La Astrofizika Observatorio de Ŝamaĥi, el Şamaxı ensiklopediyası Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Azerbajĝana fenestro al la Universo, el Vision of Azerbaijan, majo - junio 2013, de Elchin Babayev
- azerbajĝane La azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev vizitis la Astrofizikan Observatorion de Ŝamaĥi, el anpress.com (arĥivo)
- azerbajĝane Videoj pri la Observatorio de Ŝamaĥi ; el You Tube
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Shamakhy Astrophysical Observatory en la angla Vikipedio.