Saltu al enhavo

Ata Kandó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ata Kandó
Persona informo
Naskonomo Görög Etelka
Naskiĝo 17-an de septembro 1913 (1913-09-17)
en Budapeŝto
Morto 14-an de septembro 2017 (2017-09-14) (103-jaraĝa)
en Bergen
Lingvoj hungarafrancanederlandaangla
Ŝtataneco Hungario
Reĝlando de Nederlando
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ata Kandó
Familio
Patro Imre Görög (tradukisto) Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Margit G. Beke Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Gyula Kandó (en) Traduki
Ed van der Elsken (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fotisto
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ata Kandó, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kandó Ata, estis hungardevena nederlanda fotisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Görög Etelka, ŝiaj gepatroj estis Imre Görög (tradukisto) kaj Margit G. Beke, ŝia avo estis Manó Beke.

Ata Kandó[1][2] naskiĝis la  17-an de septembro 1913 (nun 1913-09-17) en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de septembro 2017 en Bergen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ata Kandó devenis el juda familio. Ŝi frekventis privatan pentrolernejon de Sándor Bortnyik, kie ŝi konatiĝis kun Victor Vasarely kaj Gyula Kandó (parenco de Kálmán Kandó). Gyula Kandó estis ŝia edzo en 1931. Ili translokiĝis al Parizo, sed pro la malbonaj cirkonstancoj ili revenis en 1935. Ŝi komencis lerni la fotarton en fotatelieroj. Ili denove vojaĝis al Parizo en 1938, kie ŝi malfermis fotatelieron, sed post 2 jaroj la alvenintaj nazioj hejmensendis ilin. En 1941 ŝi naskis filon, post du jarojn 2 ĝemelinojn, dum la edzo, kiu ne estis judo, moviĝis tute libere kaj li partoprenis en savo de judoj. En 1947 la familio revenis al Parizo kaj Ata Kandó rekomencis ŝian fotartkarieron per fotilo, kiun ŝi ricevis de Robert Capa post kiam sia propra estis perdita. Capa ankaŭ dungis ŝin por ĝis 1952, dum la edzo ne trovis laboron li hejmenvojaĝis, sed ĝuste tiam estiĝis la Fera Kurteno kaj la interligo ĉesis. Ili divorcis, la 3 geinfanoj restis ĉe la patrino. Post tuj la hungara revolucio de 1956 ŝi vojaĝis al la aŭstro-hungara limo por foti la rifuĝintojn. Iom poste ŝi instruis en mezlernejo, poste en akademio en Utrecht. Ekde la 1960-aj jaroj ŝi multe vojaĝis por fotadi en la mondo, dum ŝi eldonis libroforme ŝiajn elektitajn fotojn. Ŝi ricevis 3 hungarajn premiojn inter 1991-2006, inter la eksterlandaj menciindas Justuloj inter la popoloj en 1998.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Álom az erdőben (1954)
  • sentitola fotoalbumo (1956)
  • A Hold véréből libro, 1970)
  • Kalypso & Nausicaa (2004)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]