Saltu al enhavo

Atari ST User

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atari ST User
revuo

Lando  Britio
Urbo Londono
Posedanto Database Publications Ltd. (filio de Europress)
Establodato Marto 1986
Ĉesigita publikado Novembro 1994
ISSN 0952-3006

vdr

Atari ST User estis brita komputila magazino, kiu celis uzantojn de la Atari ST. Ĝi unue aperis kiel eltirebla sekcio en la magazino Atari User. Ekde aprilo 1987[1] ĝi fariĝis magazino memstara (kiel klarigite en paĝo 5), kaj eĉ supervivis sian gepatran magazinon dum kelkaj jaroj. Ĝi unue estis publikigita fare de Database Publications en Stockport, kaj poste de Europress en Londono.

Kvankam ST User recenzis ludojn kaj enhavis demonstraĵojn, la magazino plejparte temis pri 'seriozaj' temoj kiel ekzemple aparataro, programado, kaj muziko. Pro tio la magazino distingiĝis de siaj rivaloj ST Action kaj ST Format.

La disketo, kiu estis provizita kun la 59-a numero de januaro 1991, enhavis komputviruson, kiu infektis la memoron de la Atari ST kaj kapablis disvastiĝi al aliaj diskoj, kiuj ne estis protektitaj kontraŭ skribado. La disketo de la 60-a numero enhavis senpagan ludon kiel pardonpeton, kaj estis provizita kun virus-mortigilo.[2].

Ĉirkaŭ al la fina periodo de sia eldonado, ST User kunfandiĝis kun la ludo-orientita magazino ST Action, kaj publikado fine ĉesis en novembro 1994,[3]. ST Format tiam fariĝis la sola pluvivanta publikaĵo pri Atari ST, kiu ankoraŭ estis vaste disponebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]