Auguste Frédéric Louis Viesse de Marmont
Aspekto
Auguste Frédéric Louis Viesse de Marmont | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Auguste-Frédéric-Louis Viesse de Marmont | |||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1774 en Châtillon-sur-Seine | ||||
Morto | 22-an de marto 1852 (77-jaraĝa) en Venecio | ||||
Tombo | Châtillon-sur-Seine vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Auguste Frédéric Louis VIESSE DE MARMONT (naskiĝis la 20-an de julio 1774 en Châtillon-sur-Seine, mortis la 22-an de marto 1852 en Venecio) estis franca marŝalo.
Li estis leŭtenanto dum la francaj revoluciaj militoj. En 1793 li partoprenis al la sieĝo de Toulon kaj li iĝis kapitano. En 1800 post la batalo de Marengo li iĝis generalo. En 1806 li partoprenis al la konkeron de la Respubliko de Dubrovnik, kaj en 1808 li iĝis duko de Dubrovnik. En 1809 post la batalo de Znojmo li iĝis marŝalo. En 1813 li partoprenis al la Batalo de Leipzig. En 1814 li perfidis kontraŭ Napoleono.
|