Joaĥimo Murat
Joaĥimo MURAT, france Joachim MURAT [ĵoaŝen mura] [ʒɔaʃɛ̃ myʁa] (naskiĝis la 25-an de marto 1767 en la komunumo Labastide-Fortuniere, nuntempe Labastide-Murat, Francujo; mortis la 13-an de oktobro 1815 en Pizzo, Kalabrio) estis franca kavaleria oficiro, kiu ekigis karieron en la servoj al Napoleono.
Li edziĝis kun Caroline Bonaparte kaj estis per tio bofrato de Napoleono. En la jaro 1804 li fariĝis Imperia Marŝalo, en 1805 franca princo (prince français). Li estis de 1806 ĝis 1808 kiel Joaĥimo la 1-a grandduko de Berg, de 1808 ĝis 1815 ankaŭ kiel Joaĥimo la 1-a (itale: Gioacchino I) reĝo de Napolo. Kiam en 1813 minacis la malvenko de Napoleono, li ŝanĝis la frontojn kaj iris en la tendaron de la kontraŭnapoleonaj aliancanoj. Je la tempo de la Cent-Tagoj li denove sin starigis ĉe la flankon de Napoleono. Lia provo, reakiri per albordiĝo en Italujo sian reĝlandon, fiaskis. Post tio la venkinta reĝo Ferdinando la 1-a tujjuĝe pafekzekutigis lin.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Joaĥimo Murat en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
|
- Naskiĝintoj en 1767
- Mortintoj en 1815
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 25-an de marto
- Mortintoj la 13-an de oktobro
- Granddukoj
- Reĝoj de Napolo
- Francaj marŝaloj
- Francaj admiraloj
- Francaj framasonoj
- Framasonoj de la 19-a jarcento
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Ekzekutitoj en la 19-a jarcento
- Pafekzekutitoj
- Francaj revoluciaj militoj
- Homoj de Lot
- Okcitanoj
- Entombigitoj en la tombejo Père-Lachaise