Avelstria saksikolo
Avelstria saksikolo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Avelstria saksikolo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Campicoloides bifasciatus Temminck, 1829 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Avelstria saksikolo (Campicoloides bifasciatus) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum bifasciatus estas latina por “duvizaĝa” aŭ “kun du partoj en vizaĝo” kio aludas al la vizaĝa aspekto, kiel dirote sube.
Temas pri nekonfuzebla saksikolo ĉu en unu genro aŭ en alia. La kapa bildo estas tre rimarkinda ĉar havas nigrajn vizaĝon el supraokule suben, mentonon, gorĝon kaj supran bruston, dum hela helbruna (preskaŭ blankeca) superokula strio tre larĝa kaj elstara iras el la kola flanko antaŭen kaj kuniĝas kun la aliflanka strio super la beko en frunto kiu estas samkolora. La beko estas nigra kaj la iriso malhelbruna. La krono estas nigra sed la nuko kaj supra dorso estas bruneca iom strieca. La flugiloj montras tri zonojn: el ŝultro al meza dorso blankeca sed iom helbruna tre merkita, sube nigra kaj pli sube malhelbruna al samkolore malhelbruna aŭ nigrecavosto. La subaj partoj estas homogene heloranĝaj nuance al blanko en centro.
Ĝi estas endemio de Sudaffriko nome en la ŝtatoj de Lesoto, Sudafriko kaj Svazilando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj. Ĝi estas konsiderata Malplej Zorgiga de IUCN.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Oenanthe bifasciata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Datumbazo Avibase