Saltu al enhavo

Avignon

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Avinjono)
Avinjono
Panoramo de Avinjono
Panoramo de Avinjono
Panoramo de Avinjono
komunumo en Francio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Vaucluse

(prefektejo)

Arondismento Avignon (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 84007 [+]
Poŝtkodo 84000
Kodo laŭ INSEE 84007
Retpaĝaro http://www.mairie-avignon.fr/
Politiko
Urbestro S-ino Cécile Helle (PS)
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 91 760  (2022) [+]
Loĝdenso 1 414 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)43.9486111111114.8083333333333Koordinatoj: 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)
Alto De 10 al 122 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 64,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Avinjono (Vaucluse)
Avinjono (Vaucluse)
DEC
Lokigo de Vaucluse en Francio
Situo de Avinjono
Avinjono (Avignon)
Avinjono (Avignon)
DEC
Situo de Avinjono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Avignon [+]
vdr

Avignon (aŭ esperante Avinjono, provence AvignounAvinhon) estas urba komunumo en suda Francujo, plej granda urbo kaj prefektejo de la departemento Vaucluse (franca elparolo: [voklyz], okcitane Vauclusa), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Ĝi situas maldekstre de la Rodano. En Mezepoko, inter 1309 kaj 1423, ĝi estis rezidejo de ses papoj, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin "Urbo de la papoj". La historia parto, kun famaj Papa Palaco kaj Ponto de Avinjono, estas monda heredaĵo de Unesko. Staras mezepoka defenda murego bone konservita. La urbo ankaŭ internacie famas pro ĝia grandega teatra festivalo. Fine de 2022 en la komunumo vivis 91 760 loĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Avignon situas je la trafo de la riveroj Rodano kaj Durance. Ili estas landlimoj kun la departemento Gard maldekstre kaj Bouches-du-Rhône sude.

La urbo troviĝas proksime de Orange (norde), Nîmes (sudokcidente), Arles (sude) kaj Salon-de-Provence (sudoriente). Avignon estas en la regiono de la mediteranea klimato, seka kaj varma. Forta kaj malvarma denordokcidenta vento, la mistralo, ofte blovas.

kaj multe aliaj.

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-Grupo de Avinjono estis fondita la 12-an de julio 1951[1], ĝia nomo estas Cercle culturel d'esperanto (retpaĝaro: [1]). Ĝi kutimas organizi la ĉiujaran zamenhofan feston kun teatraĵoj, kunigante esperantistojn el la regiono.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 57 voĉdonojn (0,27% de voĉoj) en 2004, kaj 40 voĉdonojn (0,19% de voĉoj) en 2009.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Avinjono ĝemeliĝis kun

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]