Fortikaĵoj de Vauban
Aspekto
Fortikaĵoj de Vauban | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Mapo de la fortikaĵoj de Vauban | ||
Lando | Francio | |
Tipo | Kultura | |
Kriterioj | (1), (2), (4) | |
Fonto | 1283 | |
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Registra historio | ||
Registrado | 2008 (32-a sesio) | |
Plie | 12 objektoj | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La fortikaĵoj de Vauban estas grupo de 12 fortikaĵoj en Francio, kiuj estas el la plej elstaraj verkoj de Sébastien Le Prestre de Vauban, milita inĝeniero kaj arkitekturisto de la 17-a jarcento. Ili estis aldonitaj al la monda heredaĵo de Unesko en la jaro 2008[1].
Listo de objektoj
[redakti | redakti fonton]- Arras (Pas-de-Calais): citadelo
- Besançon (Doubs): citadelo, urba ĉirkaŭmuro kaj fortikaĵo Griffon
- Blaye kaj Cussac-Fort-Médoc (Gironde): citadelo de Blaye, urba ĉirkaŭmuro, fortikaĵo Paté kaj fortikaĵo Médoc
- Briançon (Hautes-Alpes): urba ĉirkaŭmuro, Fort des Salettes, Fort des Têtes, Fort du Randouillet, Communication Y kaj ponto Asfeld
- Camaret-sur-Mer (Finistère): turo Vauban
- Longwy (Meurthe-et-Moselle): la citadelo de Longwy
- Mont-Dauphin (Hautes-Alpes): fortika placo
- Mont-Louis (Pyrénées-Orientales): citadelo kaj ĉirkaŭmuro
- Neuf-Brisach (Haut-Rhin): nova urbo
- Saint-Martin-de-Ré (Charente-Maritime): ĉirkaŭmuro kaj citadelo
- Saint-Vaast-la-Hougue kaj Tatihou (Manche): observaj turoj
- Villefranche-de-Conflent (Pyrénées-Orientales): ĉirkaŭmuro, fortikaĵo Libéria kaj la groto “Cova Bastera”
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Saint-Martin-de-Ré
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 2014-05-28 .