Aznar Sánchez la 1-a (Gaskonio)
Aznar Sánchez la 1-a (Gaskonio) (793-836) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Aznar Sanche | |||||
Naskiĝo | 793 en Duklando Gaskonio, Francio | ||||
Morto | 836 en Duklando Gaskonio, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Gascony vd | ||||
Patro | Sanĉo la 1a de Gaskonio ![]() | ||||
Patrino | Ailona Aznárez of Aragón (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Sanĉo la 2a de Gaskonio, Dhuoda (mul) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aznar Sánchez la 1-a estis Duko de Gaskonio (819-836), filo de Sanĉo la 1-a (770-816) kaj nepo de Lupo la 2-a. Li estis ĉefe konata pro sia partopreno en ekspedicio estrita en 824-a, kiu estis venkita en la 2-a Batalo de Roncesvalles. Aznar Sánchez estis sukcedinto de Lupo la 3-a (770-819), Grafo de Gaskonio kaj estis sukcedita de Sanĉo la 2-a (815-864) en la Graflando de Gaskonio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 819 la duko de Gaskonio, Lupo la 3-a Centulo ribeliĝis kontraŭ la aŭtoritato de la karolidoj kaj la reĝo de Akvitanio Pepino la 1-a sendis la Grafon de Tuluzo, Berengaro la Saĝa kaj la Grafon de Aŭvernjo, Guerino kiu venkis Lupon la 3-a.
Aznar la 1-a Sánchez, pro sia helpo en la batalo kontraŭ la gaskonoj, ricevis la suverenecon de Gaskonio kun la titolo de Grafo de Gaskonio Citeriore.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/France_anciennes_provinces_1789.jpg/400px-France_anciennes_provinces_1789.jpg)
En 824, laŭ la 9-ajarcenta historiisto Eginhardo (770-840), li ricevis ordonojn marŝi kun la grafo Eblus kontraŭ Pamplono, kiu ribelis, kunportante multajn vaskonojn. Sed kiam ili revenis el tiu ĉi misio, ĉe Roncesvalo, en Pireneoj, tamen, en tio, kio estis nomita "la dua batalo de Roncesvalo", ili estis ĉirkaŭitaj kaj Aznar estis kaptita kune kun Eblus (Eblus atque Asenarius comites), dum la ilia armeo estis preskaŭ ekstermita. Dum al Aznar estis koncedita la libereco kaj povis reveni al Gaskonio, ĉar la gaskonoj konsideris lin sangoparenco, la franka Eblus estis sendita kaptito al Kordovo, kie li restis dum proksimume unu jaro.
Laŭ dokumento en la Ekleziaj kronikoj de la diocezo de Auch, Pruvoj de la 2-a parto, en 835-a, Aznar donacis la terojn ĉirkaŭ en:Cazaux al Aldario kaj Dolgrino, du sacerdotoj el la abatejo de en:Pessan, por ke ili povu restarigi la kultivadon.
Aznar ne havis bonajn rilatojn kun la posteulo de Berengaro la Saĝa sur la trono de la Graflando de Tuluzo, Bernardo de Septimanio.
Gaskonio ribelis almenaŭ tri fojojn (en 824, en 828 kaj finfine en 836), kiel konfirmita fare de la en:Annales Bertiniani (Azenarius quoque citerioris Wasconiæ comes, qui ante aliquot annos a Pepin desciverat)[1].
Li mortis en 836, laŭ la "Annales Bertiniani", en terura maniero (orribili mortem interiit), provante estingi ribelon kiu ekis en Gaskonio. Li estis entombigita en la [[:en:Aussonne|monaĥejo de Aŭsone], kiun li helpis starigi, la jaron antaŭe. Li estis sukcedita fare de lia frato Sanĉo la 2-a, kontraŭ la konsilo de la reĝo de Akvitanio, Pepino la 1-a.
Posteuloj
[redakti | redakti fonton]Aznar Sánchez havis du infanojn kun sia edzino, kies nomo kaj genlinio estas nekonataj:
- Garcia (?-890), de kiu devenis la grafoj de Comminges.
- Maria, kiu geedziĝis kun Wandregiselo, grafo de la Hispana Marto, kiu devenis de la Duko de Akvitanio kaj Duko de Gaskonio, Odo la Granda.[2]