Béla Jedlicska
Béla Jedlicska | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1860 en Martfű |
Morto | 18-an de aŭgusto 1936 (76-jaraĝa) en Szeged |
Mortokialo | Laringa kancero ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1884) ![]() |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | juristo notario ![]() |
Béla Jedlicska [jedliĉka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jedlicska Béla estis hungara notario, framasono.
Béla Jedlicska[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1860 en Martfű (tiam ekstera parto de Tiszaföldvár), li mortis la 18-an de aŭgusto 1936 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Jedlicska maturiĝis en luterana gimnazio en Szarvas en 1878, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1884, fine juĝistan-advokatan diplomon post kvar jaroj. Post siaj studoj li laboris en notaria oficejo en Budapeŝto, en 1889 en Szentes, inter 1890-1904 en Palánka, poste ĝismorte en Szeged. Li aliĝis al la framasonoj kaj en 1929 li ricevis la titolon kabineta ĉefkonsilisto. Li edziĝis en 1891, lia edzino naskis 3 filinojn en 1892, 1893 kaj 1906. En 1915 ili eksgedeziĝis sed en 1931 geedziĝo okazis kun la samaj rolantoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 258-a paĝo)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)