Bacba lingvo
Bacba lingvo | |
ბაცბურ მოტ bacbur mott | |
lingvo • moderna lingvo • unwritten language | |
---|---|
Naĥ-dagestana grupo | |
Parolata en | Kartvelio |
Regiono | Zemo-Alvani en Kaĥeti |
Parolantoj | 3,420 (2 000 WCD) |
Skribo | sen valoro |
Lingvistika klasifiko | |
Kaŭkaza (disputata)
| |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | cau |
ISO 639-3 | bbl |
Glottolog | bats1242 |
Angla nomo | Bats |
Franca nomo | bats |
La Bacba Lingvo (ankaŭ nomate Bac, Baci, Bacbi, Bacb, Bacaŭ, Cova-Tuŝ) estas la lingvo de la Bacba popolo, Kaŭkaza malplimulto. Ĝi havis inter 2 500 kaj 3 000 parolantojn en 1975.
Estas nur unu dialekto. Ĝi ekzistas nur kiel parolata lingvo, ĉar la bacba popolo uzas la Kartvelan kiel sian skriban lingvon.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]La bacba apartenas al la naĥa familio de kaŭkazaj lingvoj (vidu la artikolon naĥoj). La lingvo estas ne reciproke interkomprenebla kun la ĉeĉena nek kun la inguŝa, la aliaj du membroj de la naĥa grupo.
Historio kaj geografia distribuo
[redakti | redakti fonton]Ĝis la mezo de la 19-a jarcento, la bacboj loĝis en Tuŝetio, la monta regiono de Nordorienta Kartvelio. La Cova Montfendo en Tuŝetio estis priloĝata de kvar bacbaj komunumoj: la Sagirta, Otelta, Mozarta kaj Indurta. Poste ili setlis sur la Kaĥetian Ebenon, en la vilaĝo Zemo-Alvani, kie ili ankoraŭ restas. Administre ili estas parto de la Aĥmeta distrikto de Kartvelio.
Plej multaj parolantoj de la bacba loĝas en la vilaĝo de Zemo-Alvani, sur la Kaĥetia Ebeno, en la Aĥmeta distrikto de Kartvelio. Estas iuj familioj de bacboj en Tbilisi kaj aliaj pli grandaj urboj en Kartvelio.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Morfologio
[redakti | redakti fonton]La bacba havas ok substantivajn vortklasojn, (genrojn), la plej alta nombro inter la kaŭkazaj lingvoj. La bacba ankaŭ havas eksplicitajn fleksiojn por agenteco de verbo; ĝi faras distingon inter as woʒe "Mi falis suben" (ne proprakulpe) kaj so woʒe "Mi falis suben" (proprakulpe).
Fonologio
[redakti | redakti fonton]Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Vidu http://titus.fkidg1.uni-frankfurt.de/didact/caucasus/kaukvok.htm#Bats
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Vidu http://titus.fkidg1.uni-frankfurt.de/didact/caucasus/nekklaut.htm#batsbi