Saltu al enhavo

Bad Fusch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kapelo Sankta Volfgango
bildo de Friedrich Loos, 1834

Bad Fusch estis iama kuracbanloko en la montaro Hohe Tauern en kvartalo de Fusch an der Großglocknerstraße, Aŭstrujo (en sudeosta flanka valo sur alteco de ĉ. 1.150 metroj, ĉe la rojo Weichselbach).

La unuaj gastoj estis verŝajne kamparanoj en la 15-a jarcento. Eble ĉ. la jaro 1417 jam dutura kirko situis tie - kio ne estus absurda pro la apuda ekspluato de arĝento ĉe Kühkarlkopf. Ekfloro banloka estis post 1850: apoganto elstara estis princo kaj ĉefepiskopo Friedrich zu Schwarzenberg kiu estis nomdonanto por la fonto Fürstenquelle. Inter 1829 kaj 1843 li regule gastadis kaj grimpadis kune kun la alpisto Johann Holzer. Schwarzenberg ankaŭ ordonis la kreon de marŝpadojn, ekz. Fürstenweg disde Bad Fusch al Ferleiten.

En al 17-a jarcento lavango disde monto Mitterkar detruis la preĝejon kaj aliajn ejojn, pro kio stariĝis en 1705 kapelo de Sankta Volfgango. Kutimis ankaŭ pilgrimadoj ĉi tien. Nova lavango de 1844 damaĝis ĉi kapelon kaj detruis la loĝdomon de Schwarzenberg. Fine de la 19-a jarcento averaĝe po kvin centoj da gastoj por somero venis ĉi tien, ankaŭ eksterlandanoj. Pentristoj romantikismaj ankaŭ ekŝatis la etoson tiean: ekzistas ne malmultaj bildoj kaj gravuraĵoj ekz. de Georg Pezolt, Friedrich Loos, Heinrich Reinhold kaj Jakob Alt. Alia konata gasto estis Hugo von Hofmannsthal. Post faro de moderna strato en la 1893, modernigo de la du gastejoj, kreo de naĝolageto, kegloludejo kaj tenisejo la tuto eĉ pli allogis. Disde la fervoja stacidomo de Bruck-Fusch ekzistis publika trafikservo kaj en Bad Fusch mem funkciis laŭsezona poŝtejo. En la 21.6.1922 la ĵurnalo "Neues Wiener Tagblatt" anoncis instalon de telefonkablo.[1]

Baldaŭ post la Unua mondmilito venis deklivo pro konkurenco pli facile atingebla. Ankaŭ ofta posedanta ŝanĝo kaj fajregoj kulpis. Nova iniciato post 1945 fiaskis. Nuntempe la tuto estas apenaŭ konata sed belega ekskursocelo. Fremdultrafika agentejo de Bruck-Fusch en la 2008-a jaro klopodas flegi la lokon kaj de 2008 ree permesatas uzo de la strato kiu antaŭe estis barata pro danĝero de rokaj rulfaladoj. En 2010 malfermis kuracloketo laŭ Kneipp, belvida turo, ripozumbalancilo, labirino por infanoj, lunĉejo. Ankaŭ la apuda marŝpadaro paŝo-post-paŝe ekremoderniĝis.

De la dek unu kuracfontoj uzeblas hodiaŭ nur Fürstenquelle, Augenquelle kaj Leberbründl; ĝenerale estis ilia mineralenhavo modesta. Kromas la fontoj Adolphinenquelle, Theresienquelle, Marienquelle, Herminenquelle kaj Moritzquelle. Du aliaj (Goldquelle kaj Silberquelle) jam 1882 ĉesis post inundo de torento Weichselbach. Ruinego surloka estas la iama gastejo-sanatorio Grand hôtel Bad Fusch.

Hotela historio

[redakti | redakti fonton]

En julio 1912 la urbestro de Vieno, Josef Neumayer, alvenis por feriumi dum pluraj semajnoj.[2] En la 24.1.1925 la akvobaraĵo je Fusch ekfunkciis, kio estu festata enhotele. Konservighis la akurata menukarto. De la 1920-aj jaroj Josef Kutscha estis hotelposedanto[3][4] kiu inter la nacisocialisma tempo malbone mastrumis. Dum la Dua Mondmilito li eĉ vendis almenaŭ parton de ĝi al Lucie Brüll. Pro denunco de Brüll fare de Kutscha, ĉi lasta estis kondamnita antaŭ Popoa Tribunalo de Salcburgo. Li estis kondamnita je tri jaroj da enkarceriĝo.[5]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ANNO, n-ro 168, p. 2
  2. ANNO, "Salzburger Volksblatt", 21.7.1912, p. 9
  3. ANNO, Salzburger Chronik, 18.7.1928, p. 7
  4. ANNO, Salzburger Volksblatt, 29.7.1922, p. 6
  5. ANNO, Neue Zeit, 18.9.1946, p. 1
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.