Saltu al enhavo

Bandits (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bandits

Disvolvo Tony Ngo
Benny Ngo
Eldoninto Sirius Software
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, VIC-20
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Bandits (esperante Banditoj) estas fiksa pafa videoludo, verkita de Tony kaj Benny Ngo por la persona komputilo Apple II kaj eldonita en 1982 de Sirius Software.[1] La ludo estas klono de alia ludo fare de Taito en 1980, Stratovox, kie la celo estas malhelpi eksterteranojn ŝteli objektojn. Bandits estis sekve adaptita al 8-bitaj Atari-komputiloj,[2] Commodore 64 kaj VIC-20.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Provizoj stokitaj sur la Luno, bildigitaj kiel fruktoj, estas aviditaj de eksterteranaj invadantoj. Diversaj tipoj de tiuj kosmaj banditoj alvenas per ŝipo laŭ sinsekvaj raŭndoj. La tasko de la ludanto estas pafi ilin, kontrolante la kosmoŝipon ĉe la fundo de la ekrano. Se invadanto atingas la suban dekstran parton de la ekrano, ĝi ŝtelas objekton. La ludanto povas aktivigi ŝildon, kiu igas la kosmoŝipon nevundeblan dum limigita tempo. Estas 28 niveloj entute.

David H. Ahl taksis la ludon "sensacian" kaj "tre amuzan."[3] Li ŝatis la vastan gamon de eksterteranaj tipoj, sed trovis, ke la plej bona kontrolskemo estis tiu, kiun malplej multaj homoj probable uzus, tio estas stirstango Atari CX40 konektita per Sirius Joyport. Ĉi tiu aranĝo permesas puŝi antaŭen sur la stirstangon por aktivigi ŝildojn. Tio male ne funkcias kun Apple II-stirstango.[3]

Dawn Gordon, recenzante la 8-bitan Atari-version por Electronic Games, skribis: "Bandits havas tre ĝenan difekton. La tempodiferenco inter la momento, kiam la disko estas startigita, kaj kiam la ludo fakte komenciĝas, estas tri minutoj kaj sep sekundoj ! Ĉiufoje kiam nivelo estas kompletigita tra la ludo, la komputilo paŭzas por ŝarĝi plian informon, kaj la procezo povas daŭri ĝis 12 sekundoj."[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. Bandits.
  3. 3,0 3,1 (October 1982) “Eleven for the Apple in One Basket”, Creative Computing 8 (10). 
  4. (July 1983) “Computer Gaming: Bandits”, Electronic Games, p. 74. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]