Saltu al enhavo

Unuludanta videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unuludanta videoludo estas videoludo, kiun nur unu persono povas ludi samtempe. La esprimo "unuludanta ludo" kutime referencas ludon kiu povas esti ludata nur de unu persono, dum "unuludanta moduso" estas kutime reĝimo desegnita por esti ludata de unu ludanto, kvankam la ludo ankaŭ enhavas multludantan opcion.[1]

Plejmultaj modernaj videoludiloj kaj arkadludoj estas desegnitaj tiel ke ili estas ludeblaj de unu persono. Dum multaj proponas modusojn, kiuj permesas al du aŭ pli da ludantoj ludi (ne necese samtempe), tre malmultaj efektive postulas tion. La serio Unreal Tournament estas unu tia ekzemplo.[2]

La plej fruaj videoludoj, kiel Tennis for Two (1958), Spacewar! (1962), kaj Pong (1972), estis simetriaj ludoj desegnitaj por du ludantoj. Unuludantaj ludoj populariĝis nur poste, kun fruaj titoloj kiel Speed Race (1974)[3] kaj Space Invaders (1978).

Laŭ Raph Koster, la kialo de tio estas pro kombinaĵo de pluraj faktoroj : pli kaj pli kompleksaj komputiloj kaj interfacoj kiuj ebligis nesimetrian ludadon, apero de kooperaj videoludoj kaj de intrigoj ene de luda kadro, kune kun la fakto ke plej multaj el la fruaj ludantoj de ludoj havis introvertitajn personecajn tipojn.[4]

Kvankam plejmultaj modernaj videoludoj inkludas unuludantan ludelementon kiel kernan moduson, unuludanta ludado nuntempe estas vidata de la videoluda industrio kiel periferia al la estonteco de ludado. La vicprezidanto de Electronic Arts, Frank Gibeau, deklaris en 2012 ke li ne aprobis eĉ unu ludon disvolvitan nur kiel unuludantan sperton.[5]

La destino de unuludantaj ludoj estis serioze konsiderita post la fermo de Visceral Games fare de Electronic Arts (EA) en oktobro 2017. Visceral antaŭe establis sin per siaj zorgeme ellaboritaj intrigoj kaj unuludanta fokuso, ekzemple kun la sukcesa serio Dead Space.

Post kelkaj jaroj, en 2021, estis raportite ke EA retrovis intereson pri unuludantaj ludoj, post la sukcesa lanĉo de Star Wars Jedi: Fallen Order en 2020. La kompanio ankoraŭ planis eldoni ludojn kun multludantaj komponantoj, sed komencis realdoni pliajn unuludantajn titolojn al sia katalogo, kiel ekzemple refaro de unua Dead Space.[6] Ĉirkaŭ la sama tempo, estro de Xbox Game Studios Phil Spencer konfirmis ke li ankoraŭ vidas lokon por rakonto-bazitaj unuludantaj ludoj, kvankam la financaj interesoj de la videoluda merkato multe pli favoris aliajn modelojn.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Ĉar la rakonto kaj bataloj en unuludanta ludado estas kreitaj de komputilo prefere ol homa kontraŭulo, unuludantaj ludoj kapablas proponi certajn spertojn kiuj tipe mankas – aŭ estas malpli emfazataj – en multludantaj titoloj.[7]

Unuludantaj ludoj pli forte dependas de konvinkaj rakontoj por allogi la ludanton kaj krei intereson. Homoj estas neantaŭvideblaj, do homaj ludantoj - aliancanoj aŭ malamikoj - ne povas esti fidindaj por subteni rakonton en specifa direkto. Tial multludantaj ludoj emas ne forte koncentriĝi pri rakonto. Kontraste, multaj unuludantaj ludoj estas konstruitaj ĉirkaŭ konvinka intrigo.[8]

Dum multludanta ludo dependas de hom-homa interago por ĉiu konflikto, kaj ofte por sento de kamaradeco, unuludanta ludo devas konstrui ĉi tiujn sentojn artefarite. Sekve, unuludantaj ludoj postulas pli profundan karakterizadon de siaj ne-ludantaj roluloj por krei konektojn inter la ludanto kaj la simpatiindaj roluloj, sed ankaŭ por evoluigi pli profundan malŝaton kontraŭ la antagonistoj de la ludo. Tio tipe validas por rolaj videoludoj (RPG-oj), kiel Dragon Quest kaj Final Fantasy, kiuj estas ĉefe rolulo-bazitaj.

Tiuj karakterizaĵoj ne estas firmaj, fiksaj reguloj. Unuludantaj puzlaj videoludoj kiel Tetrisvetkuraj videoludoj ekzemple emfazas ludadon sole.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oosterhu. (March 2006) The Architecture Co-laboratory: Game Set and Match II : on Computer Games, Advanced Geometries, and Digital Technologies. Delft: Delft University of Technology. ISBN 9789059730366.
  2. "Unreal Tournament 3 Single-player Campaign Preview." Unreal Tournament 3 Single-player Campaign Pr. N.p., n.d. Web. 18 Apr. 2013.
  3. "Speed Race." (Game). N.p., n.d. Web. 18 Apr. 2013.
  4. . Are single-player games doomed? (10 Feb 2006). Arkivita el la originalo je 8 February 2013. Alirita 2013-02-25.
  5. "Is single-player gaming under-threat?", Computer and Video Games, Future plc, 28 Oct 2012.
  6. . Dead Space remake is in the works at Motive. Venture Beat (July 1, 2021). Alirita July 1, 2021.
  7. "ThomasDaPsycho." : Video Game Story Elements. N.p., n.d. Web. 18 Apr. 2013.
  8. "Tales of the Rampant Coyote: What Makes a Great RPG - Mechanics." Tales of the Rampant Coyote. N.p., n.d. Web. 18 Apr. 2013.