Barbara Romagnan
Barbara Romagnan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Barbara Romagnan, kandidatino en la deputitaj balotoj de 2012 en Doubs por la 1-a deputita distrikto de Doubs.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-a de aprilo 1974 en Annecy (Haute-Savoie) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Socialista Partio (NPS) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Deputitino de la 1-a distrikto de Doubs | |||||
Dum | 20-a de junio 2012 – | ||||
Antaŭulo | Françoise Branget | ||||
Departementa konsilianino de Besançon-Planoise | |||||
Dum | 2008 – 2012 | ||||
Sekvanto | Lotfi Saïd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbara Romagnan, naskiĝinta la 25-an de aprilo 1974 en Annecy, estas instruistino kaj franca politikistino membro de la Socialista Partio ekde 1995. Nuna deputitino de la 1-a deputita distrikto de Doubs ekde 2012, ŝi festis inter aliaj departementa konsilianino de kantono Besançon-Planoise inter 2008 kaj 2012 kaj nacia sekretariino de la Socialista Partio por la « Renovigo de la partio » de 2005 ĝis 2008.
Biografio
[redakti | redakti fonton]- Doktoro en politikaj sciencoj de Lyon, socialista aktivulino, feministo, sindikatisto, sporta, triamondisto.
- Vicurbestro de arondismento de Lyon komisiita pri loĝado, Kvartala Konsilio kaj Municipa Konsilio de la junuloj.
- Profesoro pri filozofio en la agrikultura liceo de Dannemarie-sur-Crète kaj profesoro pri medicinaj-socialaj sciencoj en Besançon.
- Kandidatino al la deputitaj balotoj de 2002 por la 3-a deputita distrikto de Rhône (44,68 % da voĉoj)[1]
- Sidas de 2003 ĝis 2008 en la nacia estraro de la Socialista Partio.
- De 2005 ĝis 2008 : nacia sekretariino de la Socialista Partio por la « Renovigo de la Socialista Partio » . Ŝi demisiis kritikante la mankon de politika volo de sia partio.
- Kandidatino al la deputitaj balotoj de 2007 por la 1-a deputita distrikto de Doubs (49,85 % da voĉoj)
- Elektita departementa konsilianino de kantono Besançon-Planoise en marto 2008. Favoranta la unikan mandaton, ŝi demisiis por lasi sian seĝon al sia anstataŭanto.
Deputitino du Doubs (ekde 2012)
[redakti | redakti fonton]Barbara Romagnan estis elektita deputitino al la deputitaj balotoj de 2012 en la 1-a deputita distrikto de Doubs per 54.73 % da voĉoj, ŝi tiel venkis la deputitinon UMP Françoise Branget, kiu ricevis 45.27 % da voĉoj[2],[3].
Post enoficiĝo, ŝi aliĝis al la Komisiono pri socialaj aferoj de la Nacia Asembleo.
La 21-an de februaro 2013, ŝi decidis publikigi la detalojn de la ŝia uzo de la parlamentana mondoto, kiun ŝi ricevas, per sia blogo[4]. Tio, nome de la demokratia travidebleco.
Kritikanto de la ekonomia politiko de la registaro, ŝi alkuniĝis kun la « ribeletuloj ». Malgraŭ la deziroj de la prezidanto de la socialista grupo SRC Bruno Le Roux, ŝi estis elektita raportantino de la enketa komisiono pri la 35 horoj. En septembro 2014, ŝi tamen estis aŭtoritate movita de la Komisiono pri socialaj aferoj al la Komisiono pri daŭriva evoluigo kaj teritoria aranĝo[5].
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kun Éric Alauzet
-
Kun Gérard Galliot
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- 2005 : france Du sexe en politique - Memuaro de politika scienco - Jean-Claude Gawsewitch Eldonisto (respondo al la demando : « ĉu la virinoj politike agas alimaniere ol la viroj ? »).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rezultoj de la deputitaj balotoj de 2002 - RHONE (69) -- 3-a distrikto (oficialaj rezultoj)
- ↑ Doubs-1: Barbara Romagnan elektita per 54,73 % da voĉoj en "MaCommune.info" (alirita la 17-an de junio 2012).
- ↑ « Vi tuj rekonos la pedelojn, ili surhavas ĉenon» Arkivigite je 2014-10-18 per la retarkivo Wayback Machine, gazeto Libération, la 19-an de junio 2012.
- ↑ Vidi ŝian blogon.[1] Arkivigite je 2013-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Mathieu Magnaudeix (la 30-an de septembro 2014). En la Asembleo, la ribeletaj deputitoj estas punitaj de la PS. Mediapart.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala interretejo de Barbara Romagnan Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Barbara Romagnan en la "www.assemblee-nationale.fr"
- Video de Barbara Romagnan en "www.parti-socialiste.fr" Arkivigite je 2007-11-20 per la retarkivo Wayback Machine