Saltu al enhavo

Bartolomeu Bueno da Silva, la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeu Bueno da Silva, (patro)
(1634-1702)
Laŭ kelkaj historiistoj, Bartolomeu Bueno da Silva trompis la indianojn ekbruligante certan kvanton da alkoholo kaj minacante ekbruligi la riverojn.
Laŭ kelkaj historiistoj, Bartolomeu Bueno da Silva trompis la indianojn ekbruligante certan kvanton da alkoholo kaj minacante ekbruligi la riverojn.
Persona informo
Naskiĝo 1634
en Santana de Parnaíba, Kapitanlando de San-Paŭlo, Brazilo
Morto 1702
en Santana de Goiás, Gojaso, Brazilo
Familio
Infanoj Bartolomeu Bueno da Silva, la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Bandeirante Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bartolomeu Bueno da Silva, la 1-a estis brazila bandejrano, kromnomita la "Maljuna diablo"[1], estis portugala esploristo de la internaj regionoj de Brazilo, kies samnoma filo Bartolomeu Bueno da Silva, la 2-a partoprenis en diversaj teritoriaj ekskursoj dum la kolonia periodo de Brazilo. Li kaj lia filo estas agnoskitaj kiel la fondintoj de la urbo Mogi Mirim.

Li estis filo de Francisco Bueno da Ribeira (1585-1638) kaj sia patrino Felipa Vaz. Bartolomeu edziĝis al Maria de Morais, en 1697, en Santana de Parnaiba, San-Paŭlo, Brazilo.

Li estas parto de tiuj unuaj bandejranoj, kiuj, pelitaj de ekonomiaj malfacilaĵoj, sia internlanda karaktero kaj la spirito de aventuro, forlasis San-Paŭlon - eĉ profitante la geografian lokigon de la urbo, kiu situis en centro de rivera kaj tera cirkulado - por esplori la internon de Brazilo.

Ekde la fruaj tagoj da koloniigo, estis konstantaj la avancoj direkte al la internaj teritorioj. Unue, laŭ ia defenda bandeirismo, kiu celis garantii ekspansion kaj posedon de la tero, kaj kiu preparus la ekspansion de San-Paŭlo en la 17-a jarcento, la granda jarcento de internlandaj ekskursoj, tiu en kiu komenciĝos mem la ofensiva bandejrismo; kies celo estis, en granda parto, la tuja profito disponigita per ĉasado de la indianoj. El la urbo San-Paŭlo, precipe, foriris la kapbandejroj gviditaj de António Raposo Tavares, pt:Manuel Preto, pt:André Fernandes, inter aliaj.

La pinto de la forkapto okazis inter 1628 kaj 1641, kiam la enloĝantoj de San-Paŭlo decidis ataki la hispanajn jezuitajn misiojn, ĉirkaŭ kiuj centoj da indianaj homoj estis kolektitaj sub misia protekto.

Iom post iom, tiuj enlandistoj moviĝis el kaptobandejrismo[2] al la minbandejrismo[3], serĉante orminejojn. Estis en tiu tempo ke la ĉefa bandejro de Bartolomeu Bueno da Silva troviĝas. En 1682, lia ekspedicio forlasis San-Paŭlon kaj transiris la teritorion de la nuna Ŝtato de Gojaso, direktiĝante al la Rivero Aragvajo. Reveninte el tiu rivero, serĉante la kurson de la rivero Ruĝa, li trovis indianan vilaĝon de la gojasanoj. Legendo diras, ke la indianaj virinoj estis riĉe ornamitaj per oraj platoj kaj, ĉar ili rifuzis indiki la originon de la metalo, Bartolomeu Bueno da Silva ekbruligis bovlon enhavanta brandon, deklarante ke se ili ne informis la lokon el kie ili prenis la oron, li ekbrulos ĉiujn riverojn kaj fontojn. Admiritaj, la indianoj raportis la lokon kaj moknomis lin Anhangŭera (en tupi, añã’gwea), kio signifas "maljuna diablo".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. FamilySearch
  2. Ekskursoj por kapti indianojn.
  3. Ekskursoj por trovi ormineojn.