Bartolomeu Bueno da Ribeira, la Juna
Bartolomeu Bueno, la Juna (1585-1638) | ||
---|---|---|
![]() La bandejranoj estis la unuaj traesploristoj de la brazila internlando.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1585 en San-Paŭlo, San-Paŭlo | |
Morto | 1638 en San-Paŭlo, San-Paŭlo | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bartolomeu Bueno da Ribeira, la Juna estis brazila bandejrano, filo de Bartholomeu Bueno de Ribeira (1555-1635) (la sevilano)[1] kaj Maria Pires (1568-1630)[2], kaj frato de Amador Bueno de Ribeira, la "Aklamito", kaj pt:Francisco Bueno (1585-1638), alia bandejrano. Bartolomeo mortis ĉirkaŭ la 1638-a ĉar lia inventaro estis malfermita en julio de tiu jaro. Posedanto de bienoj en la regiono de Parnaíba kaj en la landinterno de Atibaia, li kolektis grandajn kvantojn de indiana sklaveco tie. Li estis granda naturkampa ĉasisto de indianoj, agante prefere en la regiono de la Rivero Doce, kaj norde de la Rivero Parnaíba.
Li servis la honorindajn postenojn en la respubliko en San-Paŭlo. Li edziĝis unuafoje kun Agostinha Rodrigues, filino de Garcia Rodrigues Velho kaj Katarina Dias (Chaves). Agostinha mortis en 1630 kaj Bartolomeo edziĝis la duan fojon la 8-an de januaro 1631 en San-Paŭlo kun Mariana de Camargo, filino de Jusepe de Ortiz Camargo kaj Leonor Domingues la Nepino, fratino de la kapitano Fernão Ortiz de Camargo la Tigro, estro de la partio de la Pires kontraŭ la Kamargoj. Post la morto de Bartolomeo, Agostinha edziniĝis la duan fojon, en 1638, kun la portugala infanteria kapitano Francisco da Costa Valladares, filo de Luís de Mestre e Valladares e de Maria Lopes da Costa.[3]
Bartolomeo estis patro de pt:Francisco Bueno de Camargo kaj Bartolomeu Bueno Cacunda[4]