Battle Cross (videoludo, 1982)
Aspekto
Battle Cross | |
---|---|
Disvolvo | Omori Electric |
Eldoninto | Omori Electric, Sony |
Dato de lanĉo | 1982: Arkado 1984: MSX |
Platformo | Arkado, MSX |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Ludomaniero | multludista videoludo |
Regilo | stirstango |
Battle Cross estas pafa videoludo eldonita en arkadejoj fare de Omori Electric (ankaŭ konata kiel Omori Electronic) en 1982.[1] La ludanto kontrolas batalan kosmoŝipon moviĝante ĉirkaŭ la ekrano kaj pafante malamikojn. En 1984, Sony publikigis version por la komputilo Hit-Bit 75 MSX.[2]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Battle Cross estas esence tre baza pafludo, en kiu la ludanto flugas kosmoŝipon kaj devas pafi flotojn de ŝipoj kiuj venas el ambaŭ flankoj de la ekrano kaj sin formas en grupoj. Dum la batalo kontraŭ kosmoŝipoj, la ludanto devas eviti kraŝon sur rokojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Battle Cross ĉe Killer List of Videogames
- ↑ Battle Cross Hit-Bit MSX Manual. Sony (1984).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Battle Cross estas libere ludebla per reta navigilo ĉe Internet Archive
- angle Battle Cross ĉe MobyGames