Saltu al enhavo

Beauty and the Beast (videoludo, 1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Beauty & the Beast

Disvolvo Imagic
Eldoninto Imagic
Dato de lanĉo 31-a de decembro 1982
Platformo Intellivision
Ĝenro Platforma videoludo
vdr

Beauty & the Beast (esperante Belulino kaj la Besto) estas platforma videoludo verkita de Wendell Brown[1] por la videoludilo Intellivision kaj eldonita la 31-an de decembro 1982 fare de Imagic.[2] Rekte inspirita de la fabelo Belulino kaj la Besto, ĝi estas unuludanta ludo kun koncepto simila al tiu de Donkey Kong de Nintendo.[3][4]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

En Beauty and the Beast, la ludanto rolas kiel Bashful Buford, kiu devas savi Tiny Mabel el la manoj de la giganto Horrible Hank. Por savi Tiny Mabel, la ludanto devas grimpi supren laŭ konstruaĵo, evitante objektojn ĵetitajn de Horrible Hank.[2] Mabel elsendas korojn, kiuj faras Buford nevundeblan dum mallonga tempo. Kiam la ludanto finfine savas Mabel, la giganto falas el la konstruaĵo kaj mortas.[5]

Intellivision Lives! publikigis imitilan version de la ludo en pakaĵo kune kun B-17 Bomber kaj Shark! Shark![6]

En la gvidlibro How to Win at Home Video Games (esperante Kiel venki hemajn videoludojn), recenzisto skribis ke "Belulino kaj la Besto estas efektive la respondo de Imagic al la temo de Donkey Kong, tio estas grimpi la konstruaĵon por savi la knabinon. Mirige, tamen, ĝi estas bela ludo kiun ni rekomendas al videobestoj de ĉiuj lertecaj niveloj."[4]

Ĝi ankaŭ estis recenzita de TeleMatch[7] kaj Tilt.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hague, James, The Giant List of Classic Game Programmers, https://dadgum.com/giantlist/ 
  2. 2,0 2,1 Beauty & the Beast. Alirita June 7, 2017 .
  3. Loguidice, Bill. (February 24, 2013) Vintage Game Consoles: An Inside Look at Apple, Atari, Commodore, Nintendo, and the Greatest Gaming Platforms of All Time. CRC Press. ISBN 9781135006518.
  4. 4,0 4,1 (1982) How to Win at Home Video Games. Publications International.
  5. Weiss, Brett. (March 7, 2012) Classic Home Video Games, 1972–1984: A Complete Reference Guide. McFarland. ISBN 9780786487554.
  6. Kohler, Chris. (October 12, 2005) Retro Gaming Hacks: Tips & Tools for Playing the Classics. O'Reilly Media, Inc.. ISBN 9781449303907.
  7. Beauty & the Beast (france) (February 1983). Alirita June 8, 2017 .
  8. Beauty and the Beast (france) (August 1983). Alirita June 8, 2017 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]