Saltu al enhavo

Bedlam (videoludo, 1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bedlam

Disvolvo Robert Arnstein
Eldoninto Tandy Corporation
Dato de lanĉo 1982
Platformo TRS-80, TRS-80 CoCo
Ĝenro Aventura videoludo
vdr

Bedlam estas teksta aventura videoludo fare de Robert Arnstein, verkita por la hejma komputilo TRS-80 kaj eldonita de Tandy Corporation en 1982.[1] Ĝi estis cetere adaptita por la modelo TRS-80 Color Computer.[2] La celo de la ludo estas eskapi el psikiatria hospitalo. Ekzistas pluraj manieroj eskapi. La elirejo estas hazarde elektita ĉiufoje kiam la ludo komenciĝas.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludo estas nur teksta. Ludantoj moviĝas tra la hospitalo per tajpado de simplaj instrukcioj laŭ la formo verbo-substantivo, kiel ekzemple "iru norden" aŭ "prenu la ŝlosilon". Ĉeestas en la ludo kelkaj ne-ludantaj roluloj kiel Harry Houdini kaj Pablo Picasso, kiuj povas esti aŭ helpemaj aŭ obstaklo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pitre, Boisy. (2014) CoCo: The Colorful History of Tandy's Underdog Computer. Boca Raton, Florida: CRC Press.
  2. Bedlam.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]