Belle (kanzono)
Aspekto
Belle (belulino) estas kanzono de la muzikalo Notre-Dame de Paris de 1998. La la origina muzikala prezento, surscenigita en Parizo, la kanzonon ludas la kanata kantisto Garou, kiu en la muzikalon rolas la sonoriliston Quasimodo de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, kiu enamiĝas al belulino, konsciante ke li estas tre malbela, ĝiba, unuokula kaj lama. La lirikisto estas Luc Plamondon kaj la komponisto Richard Cocciante. La muzikalo kompreneble estas inspirita de la samnoma romano de Victor Hugo, kaj estis reĝisorata de Gilles Maheu.
La tuta muzikalo, kaj ankaŭ tiu ĉi kanzono, estas farita en tre drameca, forte romantika stilo, kiel jam montras la patosaj unuaj linioj de la kanzono:
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la kanzono, sceneje kantata alterne en ok lingvoj (angla, franca, hispana, itala, korea, flandra nederlanda, pola kaj rusa) en Jutubo
- filma prezento de la kanzono, ankaŭ en Jutubo, kiu aparte bone taŭgas por aldoni tradukajn subtitolojn ankaŭ al Esperanto (akordigo per la dentorado sub la bildo)
- jen ankoraŭ la plena kanzono nur en la pola, interpretata per la tri junaj kantistoj Kamil Dominiak, Paweł Skiba kaj Janek Traczyk (same bone taŭgas por aldoni tradukojn en Esperanto)
- kaj plene en la ukraina, jen sursceneje fare de la kantistoj Valerij Ĥarĉiŝin, Oleksandr Ponomarov kaj Oleg Miĥailjuta, konata sub artistonomo Fagot