Saltu al enhavo

Bengala otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bengala otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Houbaropsis
Sharpe, 1893
Specio: Bengala otido

Houbaropsis bengalensis
Müller, PLS, 1776

Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bengala otido (Houbaropsis bengalensis) estas granda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de la Hinda subkontinento, Kamboĝo, kaj Vjetnamo. Ĝi estas listita kiel Draste endanĝerigita en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj ĉar oni ĉirkaŭkalkulis malpli ol 1 000 individuoj vivantaj je 2017.[1] Ĝi estas la nura membro de la genro Houbaropsis.

Plenkreska ino dumfluge en Manas Nacia Parko.

La masklo de la Bengala otido havas nigran plumaron el la kapo kaj kolo al la malsupraj partoj. Ĝia kapo portas longan malgrandan kreston, kaj la kolo havas longecajn montroplumojn. La supra flanko estas sablokolora kun fajnaj nigraj vermikulaĵoj kaj nigraj sagpintaj markoj, kaj estas okulfrapa granda blanka makulo de la flugilkovriloj ĝis la flugilplumoj. Dumfluge, la flugiloj de la masklo prezentiĝas tute blankaj krom la malhelaj primaraj flugilplumoj. La piedoj kaj kruroj estas flavaj, la beko kaj irisoj estas malhelaj. La ino estas sablobruna simila al la dorso de la maskloj kun malhelbruna krono kaj mallarĝaj malhelaj strioj laŭ la flanko de la kolo. Ŝiaj flugilkovriloj estas pli helaj ol la flugilplumoj kaj kovritaj per fajna malhela strio. Nematuraj bengalaj otidoj aspektas kiel inoj.[2] Plenkreskuloj varias de 66–68 cm de longo kaj altas proksimume 55 cm.[3] La ino estas pli granda ol la masklo kaj pezas ĉirkaŭ 1,7–1,9 kg kontraŭ pezo de 1,2–1,5 kg ĉe maskloj.[2]

Ili estas normale silentemaj sed, se ĝenitaj, elsendas metalecan ĉik-ĉik-ĉik. Memmontrantaj maskloj kvakas kaj produktas profundan zuman sonon.[2]

La nura birdo iom simila al plenkreskaj maskloj de la bengala otido estas la pli malgranda Sifeotido (Sypheotides indica). Ĉi tiu estas pli malgranda, pli sveltkola otido entute, kaj ĝiaj maskloj havas vangotufojn de plumoj kun flagetbend-similaj pintoj anstataŭ en la kresto, kaj blankan bendon inter kolo kaj dorso. La inoj estas similaj, kaj junaj bengalaj otidoj povas esti facile konfuzitaj kun inaj sifeotidoj. Ĉi-lastaj havas preskaŭ blankajn flugilkovrilojn tamen, similaj al la flugilmakulo de la maskloj.[4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Bengala otido en la Oranga Nacia Parko, Asamo, Barato.

La Bengala otido havas du disajn populaciojn. Unu el Utar Pradeŝ tra Terai de Nepalo ĝis Asamo kaj Arunaĉal Pradeŝ en Barato, kaj historie ĝis Bangladeŝo. La alia vivas en Kamboĝo kaj eble en apuda suda Vjetnamo. Ĝi estas ĉefe sidloka en siaj reproduktejoj; ĉe Tonlé Sap en Kamboĝo tamen la birdoj uzas herbejojn apud lago por reproduktado, kaj forira el akvejo por la malseka sezono kiam la reproduktejoj inundiĝas. Simile, la Terai populacio ŝajne moviĝas al pli varmaj malaltaj teroj en vintro. Migrado ne estas longdistanca tamen, kaj probable limiĝas al kelkaj dekoj da kilometroj.[2]

Bengalaj otidoj vivas en malfermaj altherbejaj habitatoj kun disaj arbustoj. La plej gravaj herbospecioj estas imperatoj Imperata, aparte la arĝenta satenvosto I. cylindrica, sukerkano (Saccharum, aparte S. spontaneum), muniherboj (Tripidium bengalense), kaj Desmostachya bipinnata. La birdoj estas kutime renkonteblaj en la fruaj matenoj kaj vesperoj kaj estas plej facile videblaj en la reprodukta sezono de marto ĝis aŭgusto, kiam okazas la plej multaj censoj de la populacio. Precipe inter marto kaj majo, kiam ili faras siajn mirindajn pariĝajn ceremoniojn, maskloj estas multe pli okulfrapaj ol la kripto-koloraj inoj, kiuj krome preferas altajn herbejojn riĉajn je sukerkano.[2]

Ino ĉe la Manas Nacia Parko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). "Houbaropsis bengalensis". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22692015A130184896. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22692015A130184896.en.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Grimmett, R.. (2011) Birds of the Indian Subcontinent. London: Christopher Helm. ISBN 9781408127636.
  3. Ali, S.. (1993) The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 978-0-19-566523-9.
  4. BirdLife International (BLI) (2025) Bengal Florican Species Factsheet. Alirita 22a de Januaro 2025 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]