Bernardo (persona nomo)
Aspekto
Bernardo (en naciaj lingvoj aperas kiel Bernard, Bernhard) estas persona nomo, kiu derivas de malnovaltgermana lingvo el la du terminoj: bero ("Bär", urso) kaj hart ("stark", forta, malmola, aŭdaca).
Bernardo (esperante, hispane, itale kaj portugale)
[redakti | redakti fonton]- Bernardo Bertolucci, itala kinreĝisoro .
- Bernardo Clesio (1434-1539), itala kardinalo, episkopo, princo, diplomato, humanisto kaj botanikisto.
- Bernardo Gui (1261-1331), franca dominikano, episkopo de Montpellier.
- Bernardo Pasquini (1637-1710), itala orgenisto kaj komponisto.
- Bernardo Rossellino (1409-1464), itala skulptisto kaj arkitekto.
Bernard (angle, ĉeĥe, france, pole kaj rumane)
[redakti | redakti fonton]- Bernard Accoyer, franca politikisto, prezidanto de la franca Nacia asembleo.
- Bernard Cazeneuve, franca politikisto, ministro pri enlandaj aferoj.
- Bernard Courtois, franca kemiisto.
- Bernard Giraudeau, franca aktoro, reĝisoro, kaj verkisto.
- Bernard-Germain de Lacépède, franca naturalisto.
- Bernard Golden, arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto.
- Bernard Long, angla ŝtatoficisto kaj Esperanto-vortaristo.
- Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo de la dua mondmilito.
- Bernardo de Clairvaux aŭ "Bernardo el Klarvalo" estis franca abato kiu disvastigis la ordenon de la Cistercianoj.
Bernhard (dane, finne, germane, nederlande kaj norvege)
[redakti | redakti fonton]- Bernhard von Anhalt (1571-1596), grafo de Anhalt kaj princo de Saksio-Anhalto
- Bernhard Eichkorn, germana katolika pastro kaj esperantisto.
- Bernhard von Lindenau, germana advokato, astronomo kaj politikisto.
- Bernhard Pabst, germana juristo kaj esperantologo.
- Bernhard Riemann, germana matematikisto.
- Bernhard Wicki, aŭstra-svisa aktoro kaj filmreĝisoro.
- Bernhard Ziegler (1496-1552), germana teologo kaj hebreisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Lepsiko.
- Bernhard zur Lippe-Biesterfeld (1911-2004), nederlanda princo, edzo de Reĝino Juliana.