Bestoj en literaturo
Bestoj rolas tre diverse en literaturo. Homoj atribuas al ili, interalie, tre diversajn gradojn de virto aŭ malvirto, valoro aŭ senvaloreco, potenco aŭ malpotenco, kaj homeco aŭ fremdeco. Iuj fikciaĵoj pretendas prezenti realecan bildon de bestoj, dum aliaj donas al ili pure simbolan rolon. Modernaj literaturaj prezentoj de bestoj estas influataj de grandaj eksterliteraturaj ŝanĝoj, kiel la akcepto de biologia evoluado kaj polemikoj pri bestaj rajtoj.
Kelkaj ĝenroj, kie nehomaj bestoj kutime havas centran rolon, estas fabelo, besteposo, pluraj specoj de horora fikcio, besta aŭtobiografio, kaj sovaĝbesta fikcio. Fakuloj pri literaturscienco kaj hom-bestaj studoj esploras kaj tiujn ĝenrojn kaj aliajn verkojn, kiuj traktas bestojn flanke aŭ per analogioj.
Monstroj
[redakti | redakti fonton]En horora fikcio, bestoj kutime rolas kiel monstroj. Ofte la monstra antagonisto ne estas normala besto, sed pli granda aŭ iel aliformita. Foje la monstro estas prahistoria besto rigardata kiel pli timiga ol nuntempaj, kiel la dinosaŭroj en Ĵurasia parko de Michael Crichton. Ankaŭ parte homaj, parte nehomaj antagonistoj estas oftaj, ekzemple homlupoj.
Monstra fikcio apartenas al pli vasta kultura tendenco prezenti la rilaton inter homoj kaj aliaj bestoj kiel militon. La prezento de aliaj bestoj kiel naturaj malamikoj de homoj kaj minacoj al homa vivo legitimas ekstremajn agojn de perforto kontraŭ ili.[1] Ofte la homoj venkas kaj mortigas la monstron (ekzemple Cujo de Stephen King), sed en iuj verkoj la monstro aŭ monstroj venkas kaj ekstermas la homojn (ekzemple "La birdoj" de Daphne du Maurier aŭ La milito de la muŝoj de Jacques Spitz).
Monstroj ofte aperas en fantasto eĉ kiam hororo ne estas la ĉefa aspekto de la verko. Konata ekzemplo estas la gigantaj araneoj priskribitaj en La Mastro de l' Ringoj de J.R.R. Tolkien kaj pluraj aliaj fantastaj verkoj.
Metamorfozoj
[redakti | redakti fonton]Estaĵoj, kiuj metamorfozas de homoj al alispeciaj bestoj kaj inverse, estas ofte priskribitaj en la tradicia ĉina ĝenro "strangaj rakontoj" (zhiguai). Estas debatate ĉu tio implicas moralan egalecon inter homoj aŭ aliaj bestoj.[2]
Infanliteraturo
[redakti | redakti fonton]Nehomaj bestoj estas unu el la plej oftaj temoj en moderna infanliteraturo, inklude de ĝiaj plej ŝatataj verkoj. Tiun oftecon subtenas sento, ke infanoj havas pli proksiman rilaton kun "naturaj" estaĵoj ol plenkreskaj homoj. Jam ekzistantaj ĝenroj kun granda rolo de alispeciaj bestoj, ekzemple fabeloj, komencis esti vidataj kiel infanaj kiam la koncepto de infanliteraturo aperis en la moderna epoko.[3] La bestoj en infanliteraturo preskaŭ ĉiam estas forte antropomorfaj, kvankam ankaŭ aliaj tendencoj ĉeestas.
Taksoj pri la didaktikaj efikoj de infanliteraturo havas centran lokon en kritika diskutado, ĉar la sintenoj de la tuta vivo estas plejparte formitaj dum la infanaĝo. Partianoj de homcentrismo ĝenerale argumentas ke infanliteraturo devas prezenti aliajn bestojn kiel tre malsamajn de homoj kaj tial malpli valorajn. Diversaj aliaj skoloj, kiel bestaj studoj, posthomismo, kaj ekologia kritiko, kontraŭas homcentrismon, sed havas diversajn opiniojn pri antropomorfismo. Ili diskutas, interalie, ĉu ĝi helpas la legantojn evoluigi empation kun veraj bestoj aŭ kondukas al miskomprenoj de iliaj bezonoj. Posthomismo tendencas malkonstrui ne nur la distingon inter homo kaj besto, sed ankaŭ la distingon inter besto kaj senviva objekto, dum fakuloj pri bestaj studoj kutime rigardas bestan vivon kiel speciale valoran.[4][5]
Parta antropomorfismo
[redakti | redakti fonton]Alia speco de nehoma rolulo estas simpatiaj figuroj rekoneblaj kiel reale ekzistantaj bestaj grupoj kaj havantaj kelkajn sociajn ecojn similajn al homaj, kutime lingvon kaj historian konscion. Tiaj verkoj ofte estas klasifikataj kiel fantastaj, sed ne ĉiam havas fantastajn elementojn krom la homeco de la besta socio. Laŭ Rachel Falconer, la klasika kaj malfacile klasifikebla bestromano Watership Down "plenumas la kriteriojn kaj de la realisma kaj de la fantasta ĝenroj".[6] La implicoj por rilatoj inter homoj kaj aliaj bestoj estas plejparte pozitivaj, ĉar la kombino de homeca komuniko kun realecaj kondiĉoj de besta vivo helpas la leganton senti transspecian empation.[7] En nuntempa literaturo, verkoj kun parte antropomorfaj rolantoj plej ofte estas verkitaj por infanoj kaj junuloj. Fama ekzemplo estas La araneaĵo de Charlotte de E. B. White, pri porko, kies aranea amikino defendas lin kontraŭ buĉo.
Besta aŭtobiografio
[redakti | redakti fonton]Besta aŭtobiografio estas fikcia ĝenro rakontata en la unua persono de nehoma protagonisto. Ĝi ekzistis almenaŭ ekde la 18-a jarcento,[8] sed lanĉiĝis en grandan popularecon fare de Nigra Belulo de Anna Sewell (1877). Tiu romano adaptas ecojn de la formadromano kaj la sklavrakonto por kritiki la kruelan traktadon al laborantaj ĉevaloj.[9]
Sovaĝbesta fikcio
[redakti | redakti fonton]La ĝenro sovaĝbesta fikcio aperis fine de la 19-a jarcento. Kondamnante la perceptatan trosentemon de bestaj aŭtobiografioj, ĝiaj aŭtoroj vigle defendis la realismon de siaj fikciaj bestaj biografioj. La demando, ĉu ili efektive praktikis tiun realismon, estis polemika tiam kaj estas polemika ankoraŭ nun. Konataj aŭtoroj de sovaĝbesta fikcio estas Ernest Thompson Seton, Jack London, kaj Henry Williamson. Novaj verkoj en la ĝenro preskaŭ ne plu aperas post proksimume 1980.[10][11] Amatora germanlingva sovaĝbesta rakonto estis tradukita en Esperanton de Rüdiger Sachs kaj publikigita kiel Ĵim' la migrulo en 2007.
Sciencfikcio
[redakti | redakti fonton]Sciencfikcio faras tre diversajn komentojn pri homeco kaj besteco per diversaj kombinoj de homoj, konataj bestoj, kaj fikciaj estaĵoj. Ĝia kombino de imago kaj scienco faras ĝin speciale taŭga ĝenro por esplori eblajn nehomajn perspektivojn. Konata ekzemplo de sciencfikcia verko pri tiaj temoj estas Ĉu androidoj sonĝas pri ŝafoj elektraj? de Philip K. Dick, kiu traktas empation kaj senempatiecon inter homoj, aliaj bestoj, kaj homformaj kaj bestformaj robotoj.[12]
Satiro
[redakti | redakti fonton]En satiro, antropomorfaj bestoj aperas kiel moke alegoriaj prezentoj de la homa socio. La tradicio de besta satiro ekzistas almenaŭ ekde la antikvaj grekaj komedioj de Aristofano; konata ekzemplo el mezepoka Eŭropo estas la fabelaro pri Renardo la vulpo, kaj alia el moderna Eŭropo estas La besto-farmo de George Orwell. Nuntempe, ekzistas ankaŭ satiroj celataj kontraŭ maljusta traktado al veraj bestoj laŭ la perspektivo de bestaj rajtoj, kaj postmoderna subĝenro kiu lasas flanke demandojn de homa aŭ besta justo por insisti pri la neanalizebla partikulareco de la besta realo.[13][14]
Paŝtista literaturo
[redakti | redakti fonton]Paŝtista literaturo estas ĝenro devenanta de la antikva mondo, kies roluloj estas kamparaj bestobredistoj. En sia klasika formo, ĝi prezentas idealigitan bildon de la paŝtista vivo kiel harmonia mikso de naturo kaj kulturo, meze inter la ekstremoj de la urbo kaj la sovaĝejo. La homaj roluloj okupiĝas pri amaferoj kaj similaj malgravaj problemoj, dum ilia rilato kun bredataj kaj sovaĝaj bestoj estas senprobleme determinita de ties ekonomia utilo aŭ malutilo. Ekde la 17-a jarcento evoluis speco de "malluma paŝtistliteraturo", kie perfortaj rilatoj inter homoj kaj aliaj bestoj fariĝis pli videblaj. En moderna paŝtista literaturo, homa viktimigo de aliaj bestoj ofte ligiĝas kun maltrankvilecoj pri sekso kaj seksa moralo ene de la homa socio.[15][16]
Interspeciaj komparoj kaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]Komparoj kaj rilatoj inter homaj roluloj kaj aliaj bestoj estas ofta maniero komenti pri la karakteroj de la homoj. Diversaj specoj de bestoj estas stereotipe asociataj kun certaj karakteroj. Tiu tekniko jam estis bone evoluinta en la homera komparo de antikvaj eŭropaj epopeoj,[17] imitita en Esperanto en la Poemo de Utnoa de Abel Montagut. En moderna amliteraturo, bestaj komparoj ofte rilatas al la progreso de la amrilato, rigardata kvazaŭ aldomigo de besto.[18]
La interagoj de homaj roluloj kun aliaj bestoj povas esti uzataj por doni impreson pri la emocia stato de la homoj kaj pri la etoso en kiu la homoj troviĝas. Ekzemple, en brita imperiisma aventura fikcio, sukcesaj ĉasoj kaj timigaj spektoj de mortbataloj inter sovaĝaj bestoj alterne sugestas konfidon kaj dubon pri la imperia projekto.[19] En moderna literaturo la fokuso aparte ofte direktiĝas al bestoj suferigataj de homoj.
Kelkaj kritikas kiel ekspluaton la prezentojn de bestoj, kiuj uzas ilin ĉefe por komenti pri homa vivado, ĉar tiaj prezentoj tordas la aŭtentikan kaj nehoman naturon de la priskribata besto.[20] Laŭ la literatursciencisto Marian Scholtmeijer, la plejparto de tiaj prezentoj agnoskas, ke la projekcio de kultura signifo sur beston estas limigata de realo, kiu rezistas ĝin. Sed en la plej klare problemaj ekzemploj, la "bestoj . . . estas, esence, apenaŭ bestoj, sed skemaj elementoj en estetika aŭ psikologia dezajno".[21]
Gravaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Animal Farm de George Orwell
- El coloquio de los perros de Miguel de Cervantes
- Flush de Virginia Woolf
- Kalila kaj Dimna
- La libroj de ĝangaloj de Rudyard Kipling
- Memoraĵoj de eŭska bovino de Bernardo Atxaga
- Panĉatantra
- Platero kaj mi de Juan Ramón Jiménez
- Winnie-la-Pu de Alan Alexander Milne
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Scholtmeijer, Marian. 1993. Animal Victims in Modern Fiction: From Sanctity to Sacrifice. Toronto: Toronto University Press. 261-2.
- ↑ Whyke, Thomas William, kaj Brown, Melissa Shani. 2024. "The Face of the Nonhuman: Human-Animal Encounters in Pu Songling’s Liaozhai Zhiyi". Society & Animals 32(1). [1]
- ↑ Lyons, Martyn. 2011. Books: a living history. Los Angeles: J. Paul Getty Museum.
- ↑ Falconer, Rachel. 2022. "Animal Studies". En Coats, Karen, k. al., A Companion to Children's Literature. Wiley. 390-402. [2]
- ↑ Andrianova, Anastassiya. 2023. "To Read or Not to Eat: Anthropomorphism in Children's Books". Society & Animals 31(7). [3]
- ↑ Falconer, Rachel. 2022. "Animal Studies". En Coats, Karen, k. al., A Companion to Children's Literature. Wiley. 399. [4]
- ↑ Harju, Maija-Liisa. 2006. "Anthropomorphism and the Necessity of Animal Fantasy". En Deszcz-Tryhubczak, Justyna, kaj Oziewicz, Marek (red.), Towards or Back to Human Values? Spiritual and Moral Dimensions of Contemporary Fantasy. Cambridge: Cambridge Scholars Publishing.
- ↑ You, Chengcheng. 2023. Humanities and Social Sciences Communications 10. [5]
- ↑ Mangum, Teresa. 2007. "Narrative Dominion or The Animals Write Back? Animal Genres in Literature and the Arts". En Kete, Kathleen (red.), A Cultural History of Animals in the Age of Empire. Oxford: Berg. 159-161.
- ↑ Scholtmeijer, Marian. 1993. Animal Victims in Modern Fiction: From Sanctity to Sacrifice. Toronto: Toronto University Press. 94-141.
- ↑ Harju, Maija-Liisa. 2006. "Anthropomorphism and the Necessity of Animal Fantasy". En Deszcz-Tryhubczak, Justyna, kaj Oziewicz, Marek (red.), Towards or Back to Human Values? Spiritual and Moral Dimensions of Contemporary Fantasy. Cambridge: Cambridge Scholars Publishing.
- ↑ Vint, Sherryl. Animal Alterity: Science Fiction and the Question of the Animal. 2010. Liverpool: Liverpool University Press.
- ↑ McHugh,Susan, kaj McKay, Robert. 2023. "Animal Satire: An Introduction". En McKay, Robert, kaj McHugh, Susan (red.), Animal Satire. Palgrave Macmillan. [6]
- ↑ Lámbarry, Alejandro. 2015. El otro radical: la voz animal en la literatura hispanoamericana. Puebla: Universidad Iberoamericana Puebla.
- ↑ Barnes, Diana G. 2020. " Animal-Human Compassion: Structures of Feeling in Dark Pastoral". Emotions 4(1). [7]
- ↑ Scholtmeijer, Marian. 1993. Animal Victims in Modern Fiction: From Sanctity to Sacrifice. Toronto: Toronto University Press. 180-187.
- ↑ Hawtree, Laura. 2014. "Animals in Epic". En Campbell, Gordon Lindsay (red.), The Oxford Handbook of Animals in Classical Thought and Life. Oxford: Oxford University Press. [8]
- ↑ Tidwell, Christy. "'A Little Wildness': Negotiating Relationships between Human and Nonhuman in Historical Romance". En Herman, David (red.), Creatural Fictions: Human-Animal Relationships in Twentieth- and Twenty-First-Century Literature. Palgrave MacMillan. [9]
- ↑ Mangum, Teresa. 2007. "Narrative Dominion or The Animals Write Back? Animal Genres in Literature and the Arts". En Kete, Kathleen (red.), A Cultural History of Animals in the Age of Empire. Oxford: Berg. 159-161.
- ↑ Andrianova, Anastassiya. 2023. "To Read or Not to Eat: Anthropomorphism in Children's Books". Society & Animals 31(7). [10]
- ↑ Scholtmeijer, Marian. 1993. Animal Victims in Modern Fiction: From Sanctity to Sacrifice. Toronto: Toronto University Press. 258-260.