Biblioteko Trinity College (Dublino)
Biblioteko Trinity College | |
---|---|
biblioteko | |
biblioteko, universitata biblioteko [+] | |
Lando | Irlando |
Situo | Dublino |
- koordinatoj | 53° 20′ 38″ N, 6° 15′ 17″ U (mapo)53.343812699452-6.2546359301613Koordinatoj: 53° 20′ 38″ N, 6° 15′ 17″ U (mapo) [+] |
Estiĝo | 1592 |
Tuta stoko | 4,5 milionoj da eroj |
Biblioteko Trinity College | |
Vikimedia Komunejo: Trinity College Library, Dublin [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Biblioteko de Trinity Kolegio (Dublino) (irlande Leabharlann Choláiste na Tríonóide) estas akademia biblioteko en Irlando, la ĉefbiblioteko de Trinity College en Dublino kaj la plej granda biblioteko en la lando. Ĝi servas Trinity Kolegio kaj la Universitato de Dublino. Ĝi estas deponeja biblioteko aŭ "kopirajta biblioteko", sub kiu, eldonejoj en Irlando devas deponi kopion de ĉiuj iliaj eldonoj tie, sen kosto.
Ĝi havas 4,5 milionojn da eroj, kaj la bibliotekaj kolektoj inkludas librojn, inkunablojn aŭ malnovajn presaĵojn, mapojn, historiajn manuskriptojn, revuojn, gazetojn, muzikdokumentojn, kaj fotojn.
La manuskriptoj en tiu biblioteko inkludas la naŭjarcentan Libron de Kells. Tiu libro estas konstante konservita ĉi tie ekde la malfrua 17-a jarcento, ekde kiam Henry Jones, anglikana Episkopo de Distrikto Meath deponis ĝin en Kolegio Triunuo.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]La bibliotekkonstruaĵo estis dum tempo etendita al pluraj konstruaĵoj, kvar el kiuj situas sur la kampuso de Trinity College
La malnova biblioteko inkluzivas
- Legoĉambro kun malnovaj libroj
- Legoĉambro de manuskriptoj
La Berkeley-Lecky-komplekso inkluzivas
- Berkeley Biblioteko
- Biblioteko Lecky
- Biblioteko James-Ussher
- Glucksman Map Library
Hamilton Biblioteko de Scienco-kaj-Inĝenierarto
Legejo de 1937
John-Stearne Medicina Biblioteko
Por plia legado
[redakti | redakti fonton]- Charles Benson; Paul Corrigan: La Trinity College Biblioteko, Dublino. Trinity College Dublin Press, Dublino 2003, ISBN 1-871408-22-9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La retejo