Saltu al enhavo

Deponeja biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deponeja biblioteko (aŭ laŭleĝa deponejo) estas biblioteko kiu estas devigata laŭleĝe konservi kopiojn de diversaj publikaĵoj, precipe libroj.

La celo de la deponaj leĝoj (aŭ alivorte: deviga kopioleĝo) estas certigi la konservadon kaj dokumentadon de la kulturo, tradicio kaj historio de la ŝtato kaj de ĝiaj komunumoj kaj regionoj.

En multaj landoj ekzistas laŭleĝa postulo por la lokaj aŭtoritatoj deponi kopiojn de siaj publikaĵoj en centra-nacia depon-bibliotekoj. La celo de ĉi tiuj leĝoj estas permesi la informliberecon t.e. liberan aliron al la diversaj publikaĵoj de la ŝtataj aŭtoritatoj al ĉiu civitano, sen neceso de komplikaj proceduroj.

Antikva kazo de la devontigo deponi estis en Aleksandrio dum la ptolemea periodo. Ĉiu vizitanto al la urbo estis postulita deponi la skribaĵojn en sia posedo en la Biblioteko de Aleksandrio, kie la skribaĵoj estis kopiitaj fare de ekspertaj skribistoj-bibliotekistoj. La originalo estis konservita en la biblioteko kaj la kopio transdonita al la originaj posedantoj.

La unua moderna lando en kiu la leĝo pri devigaj kopioj estis proklamita estis Francio. En 1537, Francisko la 1-a de Francio, publikigis la "Leĝon de Montpellier", kiu postulis la submetadon de kopioj de dokumentoj skribitaj en Francio por krei nacian kolekton. Ekde tiam, similaj leĝoj estis promultitaj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de postulo transdoni inter unu kopion (ekzemple en Aŭstralio) kaj ĝis 18 kopiojn (en Bulgario). La nacia biblioteko estas kutime utiligita kiel la adreso por kelkaj el tiuj kopioj.

Kun la evoluo de teknologio, multaj landoj ĝisdatigis la leĝojn tiel ke ili ankaŭ aplikiĝos al ne-libraj publikaĵoj, kiel filmoj, muzikalbumoj kaj KD-oj.

Deponaj leĝoj en diversaj landoj

[redakti | redakti fonton]

Unuiĝintaj Nacioj

[redakti | redakti fonton]

Kadre de la UN-rezolucio de 1949 pri la proceduroj por starigo de la biblioteko de UN estis kondiĉita, ke la biblioteko respondecis pri distribuado de UN-eldonaĵoj tra la mondo [1] En tiu ĉi kadro ĉiu lando rajtas ricevi ekzempleron de la ĉefaj UN-eldonaĵoj sen ajna kondiĉo. Tiucele estis establitaj deponejoj de UN, kutime ene de la naciaj bibliotekoj de la landoj. Pliaj bibliotekoj povas malfermi deponejojn en sia regiono, sub certaj kondiĉoj. Hodiaŭ ekzistas pli ol 400 deponejoj de UN en pli ol 140 landoj.

Aŭstralio

[redakti | redakti fonton]

Sub la Kopirajtleĝo de Aŭstralio [2] ĉiu eldonisto estas postulata sendi unu kopion de ĉiu presaĵo (libro, revuo, gazeto, mapo, ktp.) al la nacia biblioteko de Aŭstralio.

En Israelo, "La leĝo pri libroj de la jaro 2000 (jaro 5761 en la hebrea kalendaro)" postulas ke du kopiojn de ĉiu publikaĵo estu sendataj al la nacia biblioteko de Israelo. La biblioteko de la Kneset kaj la israela ŝtata arkivo estas ĉiu rajtigita ricevi unu kopion laŭ peto.

La registaraj aŭtoritatoj estas postulataj fare de la "Leĝo pri libereco de informo, 1999" sendi jarraporton de siaj agadoj al la publika biblioteko de ĉiu urbo kun 5 000 homoj aŭ pli.

Loka aŭtoritato (kiel municipo, kaj la korporacioj sub ĝia kontrolo) estas devigata deponi ĉe la loka publika biblioteko, krom la jarraporto, ankaŭ ĝiajn statutojn en sia ĝisdatigita vortumo.

En la Princlando de Monako, la deponejo estas nuntempe bazita sur ĉefa ordono n-ro 816 eldonita de princo Alberto la 2-a, Princo de Monako la 21-an de novembro 2006, sekvante Akton n-ro 1,313 de la 29-a de junio 2006, kiu traktas la leĝon pri kopirajto.

Laŭ la ordono, estas devige deponi kvar ekzemplerojn de verkoj surpaperaj (libroj, revuoj, ktp.), presaĵoj de ilustraĵoj kaj desegnaĵoj, komputilaj programoj, datumbazoj, sonregistraĵoj, filmoj kaj plurmedioj. Intelekta verkaĵo de kiu estis faritaj malpli ol 100 ekzempleroj devas deponi nur du ekzemplerojn. Kopioj estas deponitaj ĉe la Bibliothèque Louis Notari, la urba kaj Nacia Biblioteko de Monako.

Nov-Zelando

[redakti | redakti fonton]

La depon-postulo en Nov-Zelando ekzistas ekde 1903, kaj devontigo estis metita por sendi tri kopiojn de iu ajn presita materialo kiu estis presita en Nov-Zelando. En 2003, estis promulgita la nacia biblioteko-Leĝo [3], laŭ kiu ekde la 1-a de julio 2004 necesas nur sendi du ekzemplerojn de ĉiu presitaĵo. Ekde la 13-a de aŭgusto 2006, kopioj de ciferecaj publikaĵoj, inkluzive de retaj dokumentoj, ankaŭ devas esti senditaj interrete. En kazo malpli ol cent ekzempleroj estas presitaj aŭ la dokumento estas multekosta ($ 1,000 aŭ en la kazo de revuo $ 3,000 por jara abono) estas devige sendi nur unu ekzempleron. Unu kopio estas transdonita al la nacia biblioteko de Nov-Zelando en Wellington kie ĝi estas alirebla por la ĝenerala publiko. Alia kopio estas konservita ĉe la proksima Alexander Turnbull librejo, kiu ne estas malferma al la ĝenerala publiko.

Jam en 1661 leĝo estis promulgita postulante ke du kopioj de ĉiu presaĵo estu senditaj al la aŭtoritatoj. Unu ekzemplero estas destinita por la Reĝa sveda biblioteko kaj alia ekzemplero por la sveda nacia arkivo. Tiu leĝo estis origine intencita por permesi la inspektadon de la enhavo de libroj.

Unuiĝinta Reĝlando

[redakti | redakti fonton]

En Britio estas laŭleĝa devo sendi unu ekzempleron de ĉiu libro al la Brita Biblioteko. Krome, kvin pliaj bibliotekoj rajtas postuli, ene de unu jaro, ricevi senpagan ekzempleron de iu ajn libro, kiun ili bezonas. Tiuj bibliotekoj estas la Biblioteko Bodleian en la Universitato de Oksfordo, la Biblioteko de la Universitato de Kembriĝo, la nacia biblioteko de Skotlando, la nacia biblioteko de Kimrio kaj la Biblioteko Trinity College (Dublino).

En Usono ne ekzistas depona leĝo. Tamen, eldonisto interesita pri kopirajtoprotekto de sia verko devas sendi du kopiojn de la verko al la kopirajta oficejo ene de la biblioteko de kongreso.

Krome, la usono federacia registaro devas deponi kopiojn de la informoj en sia posedo en federaciaj deponaj bibliotekoj. Nuntempe ekzistas pli ol 1250 tiaj bibliotekoj, en ĉiuj ŝtatoj kaj teritorioj de Usono. [4]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]