Bierfarejo Kissler
Bierfarejo Kissler | ||
---|---|---|
Bierfarejo Kissler | ||
bierfarejo vd | ||
Dum | 1993 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | komandita societo | |
Fondita | en 1993 | |
Sidejo | Hungario, urbo Dombóvár | |
Lando | Hungario | |
Estr(ar)o | László Kiss, Erzsébet Fadler | |
Agokampo | bierfarejo | |
TTT | https://kisslersorfozde.webnode.hu/ | |
La Bierfarejo kaj Bierĝardeno Kissler[1] en urbo Dombóvár (Hungario) estas la ununura mikrobierfarejo en la subregiono Dombóvár. Inter aliaj ĉi tie estas farata, la biero de Pál Dombó kaj Gunaras kaj ankaŭ Blua Biero la oficiala trinkaĵo de la 1168 km longa, hungara Nacia Blua Turneo. La kompanio gajnis multajn enlandajn kaj internaciajn rekonojn. En 2014, en Berlino (Germanio), Kissler-Holló Biero fariĝis la plej pionira biero ĉe la Global Craft Beer Konkurso. Iliaj produktoj estas faritaj per tradicia teknologio, kaj iliaj bieroj enhavas naturajn ingrediencojn. Ilia specialaĵo estas la frukta, spica resp. ankaŭ farante helajn kaj brunajn barelbierojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bierfarado havas preskaŭ la saman aĝon kiel la homaro. Eĉ antaŭ la komenco de la pratempo ili povis fari bieron en la Blua Nila Valo. La tradicio por fari bieron estas ligita al monaĥejoj. Kamparanoj ofte pagis la preĝejan imposton per biero, kaj la monaĥejoj fabrikis la bieron mem por faciligi faston, ĉar drinkado ne estis malpermesita dum fastado.
En Hungario, la bierofarado de Transdanubio devenas de la komenco de la 18-a jarcento, ĉe la grandbienaj bierfarejoj de la princoj Esterházy en Dombóvár. La ordo de 1729 estis la ordo de la grandbieno, zorgante pri bierofarado en dudek paragrafoj. Komence oni uzis ankaŭ sovaĝajn lupolojn, sed post iom da tempo ĝi malaperis, kio estis atingita per kreado de lupolo en Dombóvár. La ĝustaj eroj de biero estis determinitaj, kaj la vendo de biero estis reguligita. La praa, mezepoka servutregiono de Transdanubio estis provizita de la bierfarejoj en Dombóvár: "Kaposvár - tiel ankaŭ la regiono de Zsilikisfalud kaj Márcadópuszta - same kiel la aliaj malnovaj, hungaraj partoj de departemento Somogy."
La mikrobierfareja movado komenciĝis en la Unuiĝinta Reĝlando en la 1970-aj jaroj. En 1992, László Kiss kaj lia edzino Erzsébet Fadler legis en gazetojn kaj dum siaj vojaĝoj ili unue renkontis la koncepton de privata bierfarejo, kiu komencis disvastiĝi dum la periodo post la ŝanĝo de reĝimo en Hungario. Helpe de familia kunlaboro, László Kiss kaj lia edzino establis la firmaon Kiss László és Társa Bt. en 1993. Ilia ĉefa profilo dum la unua jardeko estis la produktado de tradicia hela kaj la pli speciala bruna biero, sed sub la premo de la enlanda kaj internacia merkato, ili ankaŭ komencis fari fruktajn, spicajn bierojn.
Produktoj
[redakti | redakti fonton]- Kissler-Mangós Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto, biero-fermento, lupolo, mangokoncentraĵo, rozakvo, limeuja siropo, vanila siropo. Alkohola enhavo: 4,7%
- Kissler-Rózsa Meggyes Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto , biero-fermento, lupolo, acida ĉeriza koncentraĵo, rozakvo, limeuja siropo, vanila siropo. Alkohola enhavo: 4,7%
- Dombó Pál Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto , karamel-malto, biero-fermento kaj lupolo. Alkohola enhavo: 4,9%
- Hungária-Sörgő Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto , kandis-sukero, fermento, lupolo. Alkohola enhavo: 6,5%
- Kissler-Rigó Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto , karamel-malto, farbiga malto, lupolo kaj biero-fermento. Alkohola enhavo: 4,9%
- Kissler-Woodler Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto, lupolo, biero-fermento kaj kverkoĉipso. Alkohola enhavo: 4,9%
- Kissler-Ősforrás Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto , fermento, lupolo. Alkohola enhavo: 4,9%
- Kissler-Holló Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto, karamelmalto, farbiga malto, fermento, lupolo. Alkohola enhavo: 4,9%.
- Kissler-Fito Biero
- Konsisto: akvo, pilsner-malto , karamelmalto, hipofeo-kaĉo, lupolo, bazilio, fermento. Alkohola enhavo: 5,7%
- Ninkaszi vágya (figa biero)
- Konsisto: akvo, pilsner-malto, figokaĉo, karamelmalto, farbiga malto, biero-fermento, junipero-bero, lupolo kaj kultiva koriandro. Alkohola enhavo: 5,7%
-
Holló biero
-
Ősforrás biero
-
Gyömbéres biero
-
Feketeribizlis barna biero
-
Málna-Gyömbér biero
-
Rigó biero
-
BrutálPils biero
-
Rózsa meggyes biero
-
Fito homoktövis bazsalikom biero
Verda biero - Zöld sör
[redakti | redakti fonton]De majo 2023 haveblas ankaŭ Esperanto-biero el urbo Dombóvár.[2]
Premioj, rekonoj
[redakti | redakti fonton]- Kissler Világos sör, arany diploma
- Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete VI. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2006
- Kissler Jäger sör, gyémánt diploma
- Kissler Barna sör, ezüst diploma
- Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete VII. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2008
- Kissler Jäger sör, arany diploma
- Kissler Barna sör, ezüst diploma
- Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete VIII. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2012
- Kissler Ősforrás sör, bronz diploma
- Kissler Holló sör, ezüst diploma
- Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete X. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2014
- Kissler Ősforrás sör, arany diploma
- Kissler Mária könnye sör, ezüst diploma
- Kissler Fito sör, ezüst diploma
- Kissler Barna sör, leginnovatívabb sör
- Kissler Fito sör, bronz diploma
- Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete XI. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2016
- Kissler Woodler sör, bronz diploma
- Kissler Zingibeer sör, bronz diploma
- Ivanich Antal Díj, Dombóvár - 2016
- Kisüzemi Sörfőzdék Egyesülete XII. Nemzetközi Sörverseny - Miskolc, 2018
- Kissler Hungaria sör, bronz diploma
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La deveno de nomo: el la familianomo Kiss kaj Fadler.
- ↑ HEA, MESZ. 100 jaroj de Esperanto en la urbo Dombóvár. Alirita 30-05-2023 .
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Wessely Gábor: Polgármustra, Kiss László (22.o.) ISSN 1785-6833-D -- 2014
- Faragó József, Kézművessör-kalauz, (75-78. o.) - 2015
- Dlusztus Imre, Nemzeti értékek könyvsorozat 1.:A jó magyar sör, (154. o.) (ISBN 978-615-00-0370-2) - 2017
- Britishpedia III./2019 - Magyarország sikeres személyiségei (572-575. o.)
- Dombóvári Értéktár: Kissler Sörfőzde és a Kissler sörök - 2020
Traduko
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kissler Sörfőzde en la hungara Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo
- En Facebook
- Kisüzemi Sörfőzdék Országos Egyesülete - weboldal
- Kisüzemi Sörfőzdék Nemzetközi Versenye – Miskolc – szakmai összegzés
- KSE XIII. Nemzetközi Sörverseny és Sörmustra
- Nyitott Főzdék Napja 2021 – tavasz Arkivigite je 2021-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Nemzetközi siker a dombóvári sörnek
- Tesztgyőztesek, legjobb tétel a kézműves gyümölcsös sörök tesztjén