Saltu al enhavo

Bikovo (kvartalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bikovo (apartigilo)
Bikovo
(Быкова)
kvartalo
mikrodistrikto
Oficiala nomo: Быкова
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumeno
Rivero Kluĉi
Situo Bikovo
 - koordinatoj 57° 07′ 24.949″ N 65° 40′ 56.791″ O / 57.12359694 °N, 65.68244194 °O / 57.12359694; 65.68244194 (mapo)
Loĝantaro
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625014
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Bikovo (kvartalo) (Rusio)
Bikovo (kvartalo) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Bikovo (kvartalo) (Tjumena provinco)
Bikovo (kvartalo) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Bikovo (ruse Быкова, foje ankaŭ Быково) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Norde Bikovo limas al rivero Vojnovko (Kluĉi), okcidente al mikrodistrikto Zajkovo, oriente kaj sude al ĉirkaŭurba ŝoseo.

Ĝi situas iom for de la Irkutska (Siberia) landvojo, ĉe rivero Vojnovko (Kluĉi) kaj lago Krivoje.

Ĉirkaŭ Bikovo
rivero Kluĉi
Zajkovo Bikovo ĉirkaŭurba ŝoseo
strato Topolinaja Kopitovo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (88%)[1].

Loĝantaro de Patruŝevo
2002[1] - - - - - - - -
138 - - - - - - - -

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 35 kortoj, en kiuj loĝis 119 viroj kaj 133 inoj. Vilaĝanoj kultivis 160 desjatinojn (174,8 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 250 ĉevalojn, 130 bovinojn, 100 ŝafojn, 40 kaprojn kaj 150 porkojn[2]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, faris bastomatojn kaj ŝnurojn, dum la Irbita foiro ili komercis etskale[3].

En 1913 la vilaĝo apartenis al la paroĥo de la Elija-preĝejo (Tjumeno)[4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05 .
  2. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66. 
  3. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60. 
  4. Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993–2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.