Kopitovo (kvartalo)
Kopitovo (Копытова) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Копытова | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Turo |
Situo | Kopitovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 7.306″ N 65° 42′ 39.146″ O / 57.11869611 °N, 65.71087389 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625014 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Kopitovo (ruse Копытова, foje ankaŭ Копытово) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Norde kaj oriente Kopitovo limas al rivero Turo, sude al ĉirkaŭurba ŝoseo kaj sud-oriente al mikrodistrikto Antipino.
Ĝi situas ĉe lago de golfo de rivero Turo, kiu meze de la 19-a jarcento nomiĝis Kurja (ruse Курья).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (91%)[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 23 kortoj, en kiuj loĝis 60 viroj kaj 68 inoj. Vilaĝanoj kultivis 90 desjatinojn (98,3 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 70 ĉevalojn, 70 bovinojn, 90 ŝafojn, 40 kaprojn kaj 50 porkojn[2]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, kaptado de fiŝoj kaj birdoj, faris bastomatojn, brustorimenojn por ĉevalaj ĉirkaŭkoloj, vendadis fojnon, brullignon, arboŝelojn por pritraktado de ledoj, faris etskale jufton kaj komercis etskale[3].
La vilaĝo apartenis al la paroĥo de la preĝejo de la Savinto (Tjumeno).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05 .
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.