Saltu al enhavo

Blanka Mandel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanka Mandel
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1900 (1900-10-25)
en Budapeŝto
Morto 14-an de aŭgusto 1964 (1964-08-14) (63-jaraĝa)
en Favaro Veneto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Giovanni della Savia (1927–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Blanka MANDEL aŭ laŭ la hungarlingve kutima sinsekvo Mandel Blanka (n. la 25-an de oktobro 1900 en Budapeŝto, m. 63-jara la 14-an de aŭgusto 1964 en Favaro Veneto, ne-insula kvartalo de Venecio) estis hungara esperantistino. En 1927 ŝi en sia naskiĝurbo Budapeŝto edziniĝis al la itala esperantisto Giovanni della Savia. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1] Post la nupto la esperantista paro kune ekvivis en Italio. Ili havis filinon, Andreina, kiu laŭ informoj okupiĝis pri Esperanto - almenaŭ unu kurson en 1993 ŝi gvidis en la mezlernejo de urbeto Feletto Umberto. Ekde 1927 la paro loĝis en Udine kaj tie en 1929 ili kunorganizis la 14-an Italan Esperanto-kongreson en Udine.

La edzo estis tre aktiva esperantisto, jam kunfondis Esperanto-grupon en Udine en 1923, kies provizora sidejo tiutempe estis ĉe grava publika kafejo, kie la kunvenoj tre videblis al la kunurbanoj. Li gvidis lerno-kursojn, kunlaboris kun la grava Achille Tellini en la kompilado de Vortaro Esperanta-Itala, verkis gazet-artikolojn kaj poeziaĵojn, korespondis kun italaj kaj eksterlandaj esperantistoj, interalie kun Edmond Privat, tradukis gvidlibron pri la urbo Udine kaj novelon de Carlo Bertolazzi kun la titolo Sen rostaĵo. Achille Tellini mortinta en 1938 testamente postlasis duonon de sia tuta havaĵo al la Diocezaj Seminarioj de Udine kaj Gorizia por starigo de Esperanto-Katedroj kaj aldone por popularigo de la friula lingvo. Kunrealigi tiujn testamentajn projektojn estis plua movado de la paro. En la jaro 1958 li translokiĝis de Udine al la venecia kvartalo Favaro, sed tiutempe jam la sanstato de la tiam 58-jara Blanka komencis malpliboniĝi, ĝis ŝi mortis en somero 1964. La edzo postvivis ŝin je 2 jaroj kaj 4 monatoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]