Blankaventra parulio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankaventra parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basileuterus hypoleucus (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankaventra parulio (Basileuterus hypoleucus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
La karakteroj de tiu birdospecio estas blanka makuleto subokula, blanka markata superokula strio kio enfermas tre grizan kronostrion, tre grizaj traokula strio kaj vango kaj nuance al kolflankoj, flavecaj subŝultroj kaj subpugo kaj tre flavoranĝaj kruroj. La supraj partoj estas grizbrunecaj dum la subaj partoj estas helgrizaj nuance al blankecaj en suba ventro, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie hypoleucus komponiĝas el du radikoj de la antikva greka signife “blanka sube”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Basileuterus hypoleucus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|