Basileŭteroj
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Multaj, vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Basileŭteroj, aŭ Basileuterus en la latina scienca nomo, estas birdogenro de Paruliedoj, ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko. Tiu estas unu el nur du genroj de parulioj kiuj estas bone reprezentata en Sudameriko. Plej verŝajne ties prauloj koloniigis Sudamerikon el la familia kerno en norda Centrameriko eĉ antaŭ kiam la du subkontinentoj ligiĝis, kaj sekva speciigo havigis plej parton de la parulispecioj de tiu regiono.
Temas pri ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj. La majoritato de specioj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn. La kapo estas ofte rimarkinde markata per longa larĝa superokula strio, kolora krono aŭ kronostrioj, kaj ofte aliaj rimarkindaj kapomarkoj.
Multaj specioj ne estas bone studataj, sed tiuj kies reproduktaj kutimaroj estas konataj ĉiuj konstruas kupolan neston sur bordo aŭ grundo, kaj tiele tio estas supozeble tipa de la tuta genro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Iam la du membroj de la genro Phaeothlypis estis foje inkludataj en Basileuterus.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Orgriza parulio, Basileuterus fraseri
- Duzona parulio, Basileuterus bivittatus
- Orventra parulio, Basileuterus chrysogaster
- Ĉokoa parulio, Basileuterus chlorophrys
- Markata parulio, Basileuterus signatus
- Orverda parulio, Basileuterus luteoviridis
- Nigrakresta parulio, Basileuterus nigrocristatus
- Grizkapa parulio, Basileuterus griseiceps
- Sanktamarta parulio, Basileuterus basilicus
- Grizbrusta parulio, Basileuterus cinereicollis
- Blankabrida parulio, Basileuterus conspicillatus
- Fajrkrona parulio, Basileuterus coronatus
- Orkrona parulio, Basileuterus culicivorus
- Trizona parulio, Basileuterus trifasciatus
- Blankaventra parulio, Basileuterus hypoleucus
- Ruĝkapa parulio, Basileuterus rufifrons
- Orbrova parulio, Basileuterus belli
- Nigravanga parulio, Basileuterus melanogenys
- Panama parulio, Basileuterus ignotus
- Tristria parulio, Basileuterus tristriatus
- Suda parulio, Basileuterus leucoblepharus
- Blankastria parulio, Basileuterus leucophrys
- Flaveca parulio, Basileuterus flaveolus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Curson, Quinn kaj Beadle,New World Warblers ISBN 0-7136-3932-6
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj, fotoj kaj sono de Basileuterus ĉe Internet Bird Collection
|