Grizkapa parulio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basileuterus griseiceps (Sclater & Salvin, 1869) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizkapa parulio (Basileuterus griseiceps) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.
Ĝi estas endemia de nordorienta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj habitatofragmentado en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 910 km², kie loĝas el 2,500 al 10,000 individuoj. Tutcerte la specio iam estis pli multnombra. Ili loĝas en densa subkreskaĵaro en la interno aŭ bordoj de netuŝitaj subtropikaj arbaroj kaj naturaj klarejoj. Ĝi ŝajne survivas en tuŝitaj arbaroj se estas densa subkreskaĵaro (ekzemple de Heliconia), kaj oni supozas ke ĝi estas nepostulema pri habitatopostularo. Majoritato de specimenoj troviĝis je 1,400-2,100 m, sed foje tiom alte kiom ĝis 2,440 m, kaj tiom malalte kiom ĝis 1,000 m.
Ĝi estas 14 cm longa parulio olivverdeca (pli hela sube al flaveca) kun griza kapo. Ĝi havas tre olivverdecajn suprajn partojn pli malhele kun malhelbruneca nuanco ĉe flugiloj kaj vosto kaj brilflavajn subajn partojn. La griza kapo montras iom da nigreca strieco en krono kaj tre rimarkindan blankan punktomakulon inter bekobazo kaj supraokulo iom simila al tiu de la Larmoparulio kaj iom da blanka punkteco en orelkovriloj. La kruroj estas oranĝecaj.
La voĉo estas fajna “cek” kaj akraj alvokoj “zak” aŭ “ĉak”. Ĝi estas vidata ofte ĉe miksita kunmanĝantaro.
Reproduktado ŝajne okazas el majo al julio, kaj elnestiĝo okazas en aŭgusto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Basileuterus griseiceps. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Konsultita la 18an de julio 2010 Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet.[rompita ligilo]
|