Saltu al enhavo

Blankventra otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankventra otido
Masklo alvokanta en Masai Mara, Kenjo
Masklo alvokanta en Masai Mara, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Eupodotis
Sharpe, 1894
Specio: Blankventra otido

E. senegalensis

Eupodotis senegalensis
Vieillot, 1821
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankventra otido (kaj laŭ la scienca nomo Eupodotis senegalensis ankaŭ Senegala otido, kvankam vere Senegalo estas nur eta parto de ĝia teritorio) estas mezgranda birdo de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj. Ĝi estas indiĝena de Subsahara Afriko en habitatoj de herbejoj kaj malfermaj arbaroj.[1] Spite sian etendiĝintan distribuadon kaj facile identigeblajn karakterojn, oni faris malmultajn studojn pri tiu specio kaj oni scias malmulte pri ĝia vivo.

E. s. canicollis, masklo, Sweetwaters Ĉasrezervejo, Kenjo.
Masklo el Masai Mara, Kenjo.
E. s. erlangeri, ino, Serengeti, Tanzanio.
E. s. erlangeri, masklo, Serengeti, Tanzanio.

Ĝi estas unu el la plej malgrandaj otidoj, 48 ĝis 61 cm longa.[2] Ĉiuj estas flavecbrunaj supre kaj sur la brusto kaj blankaj sur la ventro, kun kremkoloraj kruroj; junuloj havas helbrunajn kolojn kaj kapojn, kaj plenkreskuloj havas blugrizajn kolojn. La plenkreska ino havas grizan kronon, brunan kaj sablokoloran linion sub la okulo, kaj nigran makulon sur la gorĝo. La plenkreska masklo havas nigran kronon, nigrajn liniojn sur la blankaj vangoj, nigran gorĝan makulon, kaj rozruĝan bekon. Tiu ĉi specio elmontras seksan duformismon; la maskloj estas pli grandaj ol la inoj.[3] La voko, ofte elsendita en la frua mateno kaj malfrua vespero, estis priskribita kiel "tre laŭta, gorĝeca k'vuhuka VUHUKa, k'vuhuka VUHUKa..., aŭ k'ŭarak, k'ŭarak...[4][2]

Tiu specio estas kutime vidata laŭ paroj aŭ familiaj grupoj, ĉar junuloj restas kun siaj gepatroj multe pli longe ol tiuj de aliaj otidoj en la regiono.[4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Blankventraj otidoj estas unu el la 26 agnoskitaj specioj de otidoj en la Familio de Otidedoj. La specio unue estis nomita Eupodotis caffra, sed poste estis renomita Eupodotis senegalensis.[5] Ili estas plej proksime rilataj al la Blua otido (Eupodotis caerulescens. Kvankam taksonomiistoj foje inkludis aliajn speciojn de otidoj en Eupodotis, la Blankventra kaj Blua otidoj estas nuntempe rekonitaj kiel la nuraj du specioj de tiu genro.[6]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas subdividita en subspecioj surbaze en distribuado kaj laŭvidaj diferencoj. La koloro de plumoj, beko, kaj kruroj povas esti diferenca, same kiel la reproduktejoj kaj manĝareoj.[5]

Oni agnoskis kvin subspeciojn:[7]

Tiu lasta subspecio estas foje konsiderata kiel propra specio (E. barrowii, otido de Barrow), sed oni ne faris sufiĉajn studojn pri tiu populacio por konfirmi ties statuson.[5][8]

Habitato kaj distribuado

[redakti | redakti fonton]

La Blankventra otido troviĝas nur en Afriko. Krom pli malgrandaj izolaj grupoj, ilia granda teritorio estas ĝenerale konsiderita aparta en kvar zonoj kun diferencaj populacioj:[5]

Blankventraj otidoj ĝuas plejparte altajn herbejojn kaj savanon. Ili preferas malfermajn areojn aŭ arbustejon kun nanaj arboj. La okcidentafrika populacio estas pli bone adaptita al pli aridaj vetercirkonstancoj, kaj foje enriskiĝas en la dezerton dum la pluvsezono. Aliaj populacioj algluiĝas al pli verdaj areoj de densa alta herbo kaj ankaŭ povas esti viditaj en riverebenaĵoj aŭ kultivitaj lokoj. Individuoj estis registritaj ĉe alta altitudo (ĝis 2 000 metroj super marnivelo) en kelkaj partoj de Orienta Afriko, sed la plej multaj vidaĵoj estas je 1 500-metra alteco aŭ malpli, depende de la vetermodeloj de ĉiu regiono.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sibley, Charles G.; Monroe, Burt L. Jr. (1990), Distribution and Taxonomy of Birds of the World, Yale University Press, p. 217, (ISBN 0-300-04969-2), https://books.google.com/books?id=Wk-vyrNVAccC&pg=PA217, retrieved 2010-03-24 
  2. 2,0 2,1 White-bellied Bustard | Eupodotis senegalensis | Species Guide | Birda. Alirita 2024-10-15 .
  3. (October 1997) “Comparative morphology of the alimentary tract and its glandular derivatives of captive bustards”, Journal of Anatomy (en) 191 (3), p. 387–398. doi:10.1046/j.1469-7580.1997.19130387.x. 
  4. 4,0 4,1 Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A.; Pearson, David J. (1999), Birds of Kenya and Northern Tanzania, Princeton University Press, pp. 76–77, 328, (ISBN 0-691-01022-6) 
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 (2021) “White-bellied Bustard (Eupodotis senegalensis), version 2.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.whbbus2.02. 
  6. Cohen, C. (2011). The phylogenetics, taxonomy and biogeography of African arid zone terrestrial birds : the bustards (Otididae), sandgrouse (Pteroclidae), coursers (Glareolidae) and Stone Partridge (Ptilopachus). (Thesis). University of Cape Town, Faculty of Science, Department of Biological Sciences. [1]
  7. White-bellied Bustard, Internet Bird Collection
  8. Eupodotis [senegalensis or barrowii (White-bellied or Barrow's Bustard) - Avibase]. Alirita 2024-10-15 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the Birds of the World. Band 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona 1996, (ISBN 8487334202).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]