Blera
Blera | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Latio |
Provinco | VT Viterbo |
Geografia situo | 42° 16′ N, 12° 2′ O (mapo)42.27333333333312.0325Koordinatoj: 42° 16′ N, 12° 2′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 270 m |
Areo | 92,78 km² |
Loĝantaro | 2959 (2023) |
Loĝdenso | 32 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Civitella Cesi |
Najbaraj komunumoj | Barbarano Romano, Canale Monterano (RM), Monte Romano, Tolfa (RM), Vejano, Vetralla kaj Villa San Giovanni in Tuscia |
Patrono | sankta Viventius |
Festa tago | 11-a de decembro |
Nomo de loĝantoj | blerani |
Poŝtkodo | 01010 |
Imposta kodo | A857 |
Kodo laŭ ISTAT | 056007 |
Telefona prefikso | 0761 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Blera estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la provinco Viterbo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 2 959 loĝantoj sur areo de 92,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Viventius, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Barbarano Romano, Canale Monterano (RM), Monte Romano, Tolfa (RM), Vejano, Vetralla kaj Villa San Giovanni in Tuscia.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni povas dati la originon de Blera ĉirkaŭ la 8-a ĝis 7-a jarcento antaŭ nia erao, kiel montras la multnombraj nekropoloj ĉirkaŭ la vilaĝo. Kvankam sur la altebenaĵo estis malkovritaj restaĵoj dateblaj je la malfrua Bronz-epoko.
La vilaĝo naskiĝis, kiel la plej multaj tiuepoke, el la kuniĝo de ferepokaj vilaĝoj, sur tof-roka sperono ĉe la kunfluejo de du riveretoj: Biedano kaj Ricanale. La latina nomo, Blera, citita de diversaj fontoj tiuepokaj (Strabono, Plinio la pli maljuna, Ptolemeo, Peutingera Tabulo), konserviĝas ĝis la mezepoko, kiam, ni trovas Bleda, kaj poste Bieda, ĝis 1952, kiam la urbo reakiras la originan nomon.
La plej grava periodo de la vilaĝo certe estas tiu etruska, dum la Arkaika Periodo (7a-5a jc a.K.), kiam, unue sub la influo de Tarquinia kaj poste de Cerveteri, ĝi atingas la riĉecon montratan de la vastaj nekropoloj ĉirkaŭantaj ĝin. Tiuepoke Blera situis centre de kruciĝo de vojoj kunligantaj Cerveteri kaj Tarquinia al alia internregionaj urboj kaj nunaj arkeologiaj lokoj, kiel Norchia (ĉe Vetralla), Tuscania, Volsinii (ĉe Orvieto) kaj Veio (ĉe Isola Farnese, randa kvartalo de Romo).
La graveco de Blera plu daŭris dum la Respublika kaj Imperia epokoj de Romo, kiam tra la vilaĝo pasis la Klodia Vojo, konsula vojo kunliganta Romon al Cosa. El ĉi tiu Vojo, krom diversaj gorĝoj fositaj en la tofo restas la du pontoj (Ponte del Diavolo, kaj Ponte della Rocca), respektive de la 1a kaj 2a jc a.K. Dum la Imperia Epoko ĝi estis nomumita Municipo kaj havis ankaŭ propran magistraton. Al tiu epoko apartenas diversaj maŭzoleoj kaj multnombraj restaĵoj de kamparaj vilaoj dissemitaj en la ĉirkaŭa kamparo. Kun la falo de la Romia Imperio, komenciĝas ankaŭ la dekadenco de la urbo.
Blera estis unu el la unuaj episkopejoj kaj havis siajn proprajn episkopojn de la jaro 457 ĝis 1093, kiam ĝi estis kunigita al la episkopejo de Toscanella (hodiaŭa Tuscania); en 1192 ĝi estis kunigita al tiu de Viterbo. Tradicio indikas en sankta Viventius (hodiaŭa protektanto de la vilaĝo) la unuan episkopon.
En Blera vivis ankaŭ, inter la 4a kaj 5a jc Sankta Sensia Martire.
En Blera naskiĝis du papoj: Sabiniano (604-606) kaj Paskalo la 2-a (1099-1118).
En la jaro 772 ĝi estis unuafoje detruita, post sieĝo, de la Reĝo Desiderio, kiel respondo al la papo Hadriano la 1-a, kiu postulis la redonon de la teritorioj okupitaj de Longobardoj.
De la 13a ĝis la 15a jc ĝi estis posedaĵo de familio Di Vico. En 1247, pro reprezalio kontraŭ ĉi tiu familio, la armeo de Frederiko la 2-a, estrata de Alessandro Calvelli, ene de la milito inter Gelfoj kaj Gibelinoj, detruas la vilaĝon. Post la forpaso de la lasta membro de ĉi tiu familio, Blera estis donita kiel feŭdo, en 1400, de la papo Bonifaco la 9-a al la grafoj Francesco kaj Nicola Anguillara. Post la depono de iliaj sukcedintoj, pro kvereloj kun la papo Paŭlo la 2-a, de 1465, la urbo restos sub la regado de la Eklezia Ŝtato ĝis 1516. De la jaro 1515 estas la unua el la Komunumaj Statutoj restintaj.
En 1516 la papo Leono la 10-a donacas ĝin, kiel feŭdon, al Don Lorenzo Anguillara de Ceri (nun francio de la komunumo Cerveteri) kaj sub ĉi tiu familio ĝi restos ĝis la jaro 1572, kiam mortos, sen heredantoj, la filo, Don Lelio. De tiam ĝis 1870 estos administrata de la Eklezio.
Kun la komenco de romantikismo kaj revalorigo de la antikvaj civilizacioj, la vilaĝo estas priskribita en diversaj verkoj pri etruskoj, el kiuj la plej fama estas tiu de George Dennis: "The cities and cemeteries of Etruria" (Urboj kaj nekropoloj de Etruskio).
En 1914 ĝi estas la celo de arkeologia misio germana, kiu eldonas gravan studon pri la urbo.
Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jardekoj la Sveda Arkeologia Instituto, sub la direktado de la Sveda Reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, komencis sisteman studon kiu kondukos al la malkovro de la etruskaj vilaĝoj San Giovenale kaj Luni ĉe Mignone.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|