Saltu al enhavo

Blue Print

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Blue Print

Disvolvo Tim Stamper
John Lathbury
Chris Stamper
Eldoninto Bally Midway
CBS Electronics[1][2]
Dato de lanĉo Sept 1982: Arkado[3]
1983: 2600, 5200, C64
Platformo Arkado, Atari 2600, Atari 5200, Commodore 64
Ĝenro Labirinta videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo stirstango
vdr

Blue Print (esperante Blua Skemo) estas arkada labirinta videoludo eldonita en septembro 1982.[3] Ĝi estis disvolvita de la fratoj Tim kaj Chris Stamper (de Zilec Electronics tiam) kaj licencita al Bally Midway. Adaptaĵoj de Blue Print estis sekve publikigitaj fare de CBS Electronics por Atari 2600, Atari 5200 kaj Commodore 64 en 1983.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas J.J., viron kies koramikino Daisy estas persekutata de Ollie Ogre. Por venki Ollie, J.J. devas trovi ĉiujn partojn de maŝino, kiun li desegnis, sekve kunmeti kaj uzi ĝin por pafi Ollie. La kontroloj konsistas el stirstango kaj butono.[2]

La ekrano estas dividita en tri sekciojn. Supre estas rando sur kiu Ollie persekutas la knabinon, foje frapante florpotetojn kiuj povas fali sur J.J. La centra parto estas labirinto, kiu konsistas el 10 domoj entute. La malsupro enhavas la skemon de la maŝino, startbutonon kaj fosaĵon. Ok el la domoj enhavas unu parton de la maŝino, dum la aliaj enhavas bombojn. La enhavo de domo estas nur malkovrita kiam J.J. eniras ĝin. Se parto estas trovita, la ludanto devas movi ĝin en la ĝustan lokon sur la skemo. Se bombo estas trovita, la ludanto devas porti ĝin al la fosaĵo antaŭ ol ĝi eksplodos. La ludanto ĉiam trovos bombon se li revenas al jam vizitita domo. Premado de la butono permesas pli rapidan movadon, sed tia rapideco estas uzebla nur dum limigita tempo montrita de ekrana mezurilo. La mezurilo parte reŝarĝiĝas kiam oni metas nove trovitan parton sur la skemon.[1]

Kiam la maŝino estas plene kunmetita, J.J. devas paŝi sur la startbutonon kaj poste surgrimpi la maŝinon. La ludanto nun devas uzi la stirstangon por moviĝi maldekstren kaj dekstren dum ĝi pafas pilkojn supren. Se Ollie estas trafita, li falas malsupren kaj la nivelo estas kompletigita, kun aldonaj poentoj por ĉiu restanta florpoto sur la rando. Poste komenciĝas nova nivelo, kun la domoj en malsama aranĝo.[2] La unuaj tri niveloj estas unikaj, sed la kvara kaj postaj niveloj uzas la saman aranĝon.

J.J. devas eviti falantajn florpotetojn, saltantajn florojn kiuj eliras el la florpotetoj, sed ankaŭ estaĵon nomatan Fuzzy Wuzzy kiu vagadas tra la labirinto (en la versio por Commodore 64 ĝi estas konata kiel "Maze Monster" kaj aperas ekde la dua nivelo). Monstro nomata Sneaky Pete (Weird Willie en la C64-versio) foje elgrimpas el la fosaĵo kaj iras al la startbutono, piedbatante ĝin, kio kaŭzas, ke la partoj de la maŝino falu de la skemo. J.J. devas treni Pete reen al la fosaĵo kaj poste reasembli la falintajn partojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Blue Print. International Arcade Museum. International Arcade Museum Library. Alirita 5 December 2012 .
  2. 2,0 2,1 2,2 CBS Electronics Blue Print. 8-Bit Central. Alirita 5 December 2012 .
  3. 3,0 3,1 Blue Print Advert. Cash Box Newspaper Sept. 18th 1982. Cash Box Pub. Co. (18 September 1982). Alirita 11 October 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]