Bobenthaler Kopf
Aspekto
Bobenthaler Knopf | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 534 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanujo | ||
Montaro | Palatinata Arbaro | ||
Geografia situo | 49° 4′ N, 7° 53′ O (mapo)49.06757.8758333333333Koordinatoj: 49° 4′ N, 7° 53′ O (mapo) | ||
| |||
Bobenthaler Knopf estas la nomo de 534 m alta monto en sudorienta parto de Vasgovio, kiel nomiĝas la suda parto Palatinata arbaro kaj la norda parto de Vogezoj.
La kompleta monto troviĝas sur la teritorio de la komunumo Bobenthal, de kie ĝi ricevis la nomon. Ĝi situas 2 km orientede la vilaĝo. En la okcidento ĝi malaltiĝas relative malkrute al la valo de la rivereto Wieslauter, al oriento multe pli krute al la valo de la rivereto Reisbach. La monto estas kovrata de miksarbaro. Ĝi estas la centro de la 319 ha granda „Kernzone Bobenthaler Knopf“ de la Naturparko Pfälzerwald. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Landesverordnung über den „Naturpark Pfälzerwald“ als deutscher Teil des Biosphärenreservats Pfälzerwald-Nordvogesen vom 22. Januar 2007 Arkivigite je 2015-04-16 per la retarkivo Wayback Machine, abgerufen am 26. November 2009