Borbála Szerémi
Borbála Szerémi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1896 en Jászkisér |
Morto | 28-an de januaro 1984 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto esperantisto tajloro |
Borbála Szerémi [serEmi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szerémi Borbála, estis hungara tajloro, historiisto, esperantisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Tóth Györgyné [tOt djordjnE] aŭ ties nomvariantoj Szerémi-Tóth Borbála, Tóth Györgyné Szerémi Borbála, T. Szerémi Borbála.
Borbála Szerémi[1][2] naskiĝis la 9-an de februaro 1896 en Jászkisér, ŝi mortis la 28-an de januaro 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Borbála Szerémi akiris tajloran licencon kaj ekde 1919 ŝi aliĝis al la sindikato. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko ŝi laboris en la laborista kulturado kaj en 1927 ŝi aliĝis al la komunistoj, iom poste ankaŭ al la laboristaj esperantistoj. En 1933 ŝi partoprenis en la Unua Eŭropa Kontraŭfaŝisma Kongreso en Amsterdamo kiel gvidanto de la hungara delegacio. Ŝi estis arestita en 1934, poste ŝi estis en malliberejo du jarojn. En 1945 ŝi ricevis postenon en la hungara virina movado 3 jarojn, poste ŝi laboris en laboristmovada instituto. Inter la jaroj 1965 kaj 1967 ŝi funkciis kiel prezidantino de la Hungaria Esperanto-Asocio. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1956-1971.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar munkásmozgalom története képekben. (kompilisto, 1950)
- Zalka Máté. (1952)
- Szamuely Tibor. (1954)
- A szabadság vértanúi. (1960)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM78345;jsessionid=E06C33986EFB57D36B5209D0D638A1CF hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=668282&date=2024-11-09 nemzeti névtér