Borba Gato
Borba Gato (1649-1718) | ||
---|---|---|
Bildo de la brazila bandejrano Manuel de Borba Gato, krom malkovrinto de minejoj li estis lerta administranto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1649 en [[pt:São Paulo dos Campos de Piratininga, San-Paŭlo]] | |
Morto | 1718 en Nossa Senhora da Conceição do Sabará, Minas-Ĝerajso | |
Profesio | ||
Okupo | sertanista (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Manuel Borba Gato estis brazila bandejrano kaj sklavigisto de indianoj kaj nigruloj. Kune kun lia bopatro Fernão Dias Pais Leme, li vojaĝis la internlandon de Brazilo serĉe de altvaloraj ŝtonoj kaj sklavoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Manuel de Borba Gato estis bandejrano kiu naskiĝis en 1649 en la urbo San-Paŭlo, edziĝis en 1670 kun Maria Leite, filino de Fernão Dias Pais Leme (1608-1681), la tiel nomata smeraldĉasisto.
Antaŭ la malkovro de oro en la regiono Minas-Ĝerajso, estis jam malkovrita oro en Brazilo. En la 15-a jarcento estis jam esploritaj ĉirkaŭ 150 minejoj, en San-Paŭlo estis minejo sur la Monto Jaraguá kaj en la regiono kie hodiaŭ troviĝas interalie la flughaveno Kumbiko, kaj pro tio troviĝis en San-Paŭlo la unua orfandejo, kvankam ne estis grava kvanto da oro.
Kun la malkresko de la sukerkanciklo kaj la falo en enspezo el aliaj kolonioj, Portugalio decidis intensigi la serĉon de minejoj en Brazilo, instigante la loĝantojn de San-Paŭlo eniri la landinternon. Homoj de San-Paŭlo estis elektitaj por tiuj ekspedicioj ĉar ili jam situis pli proksime al la centro, pro la miksiĝo kaj kono de indiĝenaj padoj kaj kutimoj kaj la havebleco de riveroj kiuj prenis ilin enlanden.
En 1674, Fernão Dias estis rajtigita fare de la portugala krono por iri serĉe de la minejoj Sabarabuçu, kio estis indiana legendo integrigita en la deziroj de la bandejranoj. Borba Gato partoprenis la projekton de sia bopatro. Ili pasigis 7 jarojn serĉante oron kaj smeraldojn en la internlando de Brazilo. En 1681 Fernão Dias mortis kaj Borba Gato daŭrigis la serĉon, trovis oron kaj komencis esploradon.
En 1682, kun onidiroj de la eltrovoj de gravaj orminejoj, reprezentanto de la portugala krono nomita pt:Rodrigo Castelo Branco estis nomumita por petado de la loko de tiuj minejoj al Borba Gato. Laŭ la tiamaj kronikistoj, la bandejrano ĵetis la reprezentanton sur la klifo malsupren, mortigante lin, kaj fuĝis en la arbaron por eviti punon.
Estas raportoj ke li restis kaŝita en la arbaro dum proksimume dek kvin jaroj vivante inter indianaj triboj, malsovaĝigante la indianojn kaj estante traktita kvazaŭ li estus respektata ĉefo.
En 1698, kun la ascendo de nova generalgubernatoro de Brazilo, pt:Arthur de Sá Meneses, Borba Gato estis pardonita pro sia krimo en interŝanĝe de la lokoj de la minejoj, li iĝis ĝenerala inspektoro de la minejoj kaj generalleŭtenanto de la landinterno.
Borba Gato ankaŭ partoprenis la "Milito de la Emboaboj" (inter 1707 kaj 1709), konfrontiĝon inter bandejranoj de San-Paŭlo kaj la Emboaboj[1] kun la rajto esplori minejojn en la regiono de Minas-Ĝerajso.
Kiam li mortis, en 1718, kun la aĝo de 69, li okupis la postenon de ordinara juĝisto de la urbo Sabará. Aldone al malkovrado de minejoj, li estis konsiderita lerta administranto ĉe la fino de lia vivo.[2]