Fernão Dias Pais Leme
Fernão Dias Pais Leme (1608-1681) | ||
---|---|---|
"Morto de la bandejrano Fernão Dias Pais Leme", pentraĵo de pt:Antônio Parreiras (1860-1937).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1608 en San-Paŭlo, San-Paŭlo | |
Morto | 1681 en pt:Quinta do Sumidouro, Pedro Leopoldo, Minas-Ĝerajso | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Profesio | ||
Okupo | Bandeirante vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernão Dias Pais Leme estis brazila bandejrano kaj internlandulo, unu el la plej konataj de Brazilo, kiu esploris bonan parton de la teritorio kiu pli malfrue estis konata kiel kapitanlando de Minas-Ĝerajso. Indiĝena el San-Paŭlo, Fernão Dias estis tiam unu el la homoj pli riĉaj en sia naskiĝurbo, li karakteriziĝis kiel proprietulo de farmbienoj kaj sklavigisto de nigruloj kaj indianoj. Li iĝis konata kiel la "ĉasanto de smeraldoj". Kune kun António Raposo Tavares li estis unu el la plej famaj bandejranoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1628, li ekoficis la funkcion de Kontrolanto de la Rentoj de la Municipa Konsilio.
Li partoprenis en la fama bandejro[1] de António Raposo Tavares en la suda Brazilo en 1638.
Defendanto de la elpelo de la jezuitoj, kiuj ne konsentis kun la sklaveco de la brazilaj indianoj, li foriris al nova bandejro inter 1644 kaj 1646, ĉi-foje en la internlando de San-Paŭlo.
En 1650 li administris la konstruadon de la Monaĥejo São Bento en la grandurbo de San-Paŭlo kaj funkciis kiel ordinara juĝisto la sekvan jaron.
En 1653, li mediaciis repaciĝon inter loĝantoj de la urbo San-Paŭlo kaj la jezuitoj, sed organizis novan ekspedicion en la internon de Brazilo serĉante indianojn por sklaveco. Li revenis en 1665 kun pli ol 4 mil indianoj kiujn li ne sukcesis vendi.
En 1671 li ricevis ordonojn de guberniestro Afonso Furtado de Castro por penetri la internlandon serĉante la smeraldojn de la mita pt:Serra do Sabarabuçu. Lia bandejro estis antaŭita per tiu de pt:Bartolomeu da Cunha Gago kaj Matias Cardoso de Almeida. Li forlasis San-Paŭlon nur la 21-an de julio 1674, kun aĝo de 66 jaroj, akompanate de pli ol 600 viroj (ĉirkaŭ 40 blankuloj kaj la ceteraj indianoj), inter ili lia filo pt:Garcia Rodrigues Pais, kaj lia bofilo Borba Gato.
Post fari longan vojaĝon dum kvar jaroj tra la teritorioj kiuj nuntempe apartenas al la Ŝtato Minas-Ĝerajso, li fondis tie kelkajn vilaĝojn kaj trovis multajn verdajn ŝtonojn. La ŝtonoj ne estis smeraldoj sed turmalinoj, sed Fernão Dias mortis pro febro en la arbaro, nekonscia pri sia eraro.
Li estas entombigita en la monaĥejo de São Bento al kiu li estis la plej granda donacanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bandejroj estis ekspedicioj en la internlando de Brazilo serĉe de ricaĵoj kaj altvaloraj ŝtonoj.